 En
la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Komitato de la China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) s-ro Liu Minfu, membro de la
Tutlanda Komitato de ChPPIK, faris paroladon kun la titolo "Severe
protektu teron por interesoj de la kamparanoj" en la nomo de
la Centra Komitato de la Revolucia Komitato de China Kuomintango.
S-ro
Liu diris, ke Chinio havis entute 130 milionojn da hektaroj da agroj
(en 1997), t.e. la pokapa agroareo estis nur 0.1 hektaro. Chinio
estas unu el la landoj, kies pokapa agroareo estas tre malgranda.
La china registaro chiam akcentas, ke teroprotektado havas grandan
signifon por la socia stabileco kaj ekonomia disvolvigho, kaj decidis
praktiki la plej severan sistemon pri teroprotektado kaj alprenis
serion da gravaj rimedoj en leghodonado, juro, administrado, sistemo,
edukado, punado kaj premiado, kaj dank' al tio la teroprotektado
akiris certan sukceson.
Tamen
ni trovis kun bedauro, ke teroprotektado en Chinio ne estas kontentiga.
En la lastaj jaroj la agroareo reduktighis rapide kaj la kontraulegha
okupado de tero estis serioza. De 1997 ghis 2002 chiujare malaperis
684 mil hektaroj pro neagrikultura konstruado, cedo de agroj por
ekologia restauro, reguligo de la agrikultura strukturo kaj damagho
de katastrofoj. Fine de 2003 Chinio havis nur 124 milionojn da agroj.
 En
la lastaj jaroj levighis en Chinio febro okupi teron por ekonomiaj
disvolvaj distriktoj. Statistiko montras, ke en Chinio tiaj distriktoj
planitaj kovras entute 35.43 mil kvadratajn kilometrojn, pli multe
ol la totala areo de urbaj konstruejoj kaj tiu de Taiwan-insulo
au tiu de Hainan-insulo.
Kvankam
la centra registaro ordonis chesigi sankcii novajn disvolvajn distriktojn,
tamen la kontraulegha okupado de tero tute ne chesis. Antau nelonge
chefministro Wen Jiabao faris instrukcion en la dokumento pri teroperdo
de kamparanoj: "Mia plurfoja instrukcio rikoltis malmulte.
La kontraulegha okupado de tero estas terura kaj kauzos grandan
malutilon!" De tio ni vidos, kiel serioza estas la problemo.
Pro
reduktigho de agraro mallevighis la grena produktokvanto, kio tre
malutilas al la grena sekureco de Chinio. En la pasintaj 3 jaroj
la grena produktokvanto reduktighis jaron post jaro, kaj unu el
la kauzoj estis reduktigho de agraro. La arbitra okupado de tero
serioze malutilas al la interesoj de kamparanoj kaj formis aron
da kamparanoj, kiuj ne havas teron, nek okupon kaj socian garantion.
Tio serioze malutilas al la socia stabileco, la seriozeco kaj digno
de la leghoj, la konstruado de la politika civilizacio kaj la realigo
de la legha potenctenado. La kontraulegha komerco de tero kaj nigra
manipulado malutilas al la ordo de ekonomia merkato kaj facile kauzas
koruptighon. Ie lokaj registaroj au kompanioj subtenataj de ili
arbitre okupis teron, kio levis konflikton inter policanoj kaj kamparanoj,
kaj forte damaghis la reputacion de la registaro, akrigis la kontraudiron
inter la kadroj kaj popolamasoj.
 Tion
kauzis diversaj faktoroj: Unue, la gvida penso de iuj lokaj gvidantoj
pri ekonomia disvolvigho estas ne ghusta. Ili miskomprenis la teorion,
ke disvolvigho estas nepra kaj ghi estas la plej grava por prosperigo
de la lando. Ili energie chasas momentan sukceson, lokan efikon
kaj portempan ekonomian kreskon. Ili kontraustarigis la ekonomian
disvolvighon kun la baza nacia principo pri severa protekto de agraro.
Por entreprenado ili arbitre rabas la teran posedantecon. Due, la
legha koncepto che iuj registaraj oficistoj estas malforta. Ili
ne plenumas administradon lau legho. Ili ne konas nek lernas leghojn,
sed malobservas ilin. Trie, dum ekzameno de shtatoficistoj oni tro
alte taksas la pokapan produktovaloron kaj financan enspezon. Levigho
de la ciferoj promociis shtatoficistojn kaj kauzis damaghon de la
tero. Kvare, oni ne rigore traktis la kontrauleghan sankcion de
ter-okupado. En 2003 oni reordigis kaj bonordigis la disvolvajn
distriktojn kaj en la tuta lando oni endosierigis 128 mil kazojn.
Kvine, la nuna legho pri ter-administrado ne distingas la publik-utilan
ter-okupon disde la entreprena. Lau la legho chiuj konstruaj terpecoj
devas esti rekviziciataj de la lokaj registaroj, tial chi tiuj havas
tro grandan povon de ter-rekviziciado.
Ni
kun ghojo rimarkis, ke nun la china registaro firmdecide kaj energie
protektas agraron kaj decidis radikale bonordigi la disvolvajn distriktojn,
puni la shtatoficistojn, kiuj malobservis la leghojn. Poste la nomuno
kaj eksigo de la gvidantaj kadroj pri ter-administrado estos farataj
chefe de la samspecaj superaj instancoj. Dokumento de la centra
registaro refoje emfazas rigore observi la sistemon pri teroprotektado.
Oni devas agi lau la principo por interesoj de la kamparanoj kaj
limigo de terrekvizicio. Tio ludos gravan rolon por teroprotektado.
|