2003
estas la unua jaro, kiam la shtato malpermesis fishadon en Yangzi-rivero.
Dank' al la energia propagando kaj rigora plenumo de la legho tiujare
en 10 provincoj kaj municipoj en la baseno de la rivero fundamente
realighis la celo, ke sur la rivero ne vidighas fish-boato, che
la bordo ne vidighas fishreto kaj en bazaroj ne vendighas fishoj
el Yangzi-rivero. La fishad-malpermeso rikoltis bonan ekologian
kaj socian efikon kaj ekonomian profiton.
En
la lastaj jaroj kun ekonomia disvolvigho, media polucio kaj troa
fishado en la baseno de Yangzi-rivero fishoj pli kaj pli malmultighis
kaj iuj specoj ech serioze kolapsighis kaj farighis raraj. La pereontaj
specoj pli kaj pli multighis, kio rekte malutilas al la daura disvolvigho
de la fishada ekonomio en la baseno de Yangzi-rivero. Por kiel eble
plej bone protekti la fish-richfontojn en la baseno kaj akceli sanan
disvolvighon de la loka fishado, la china registaro aprobis, ke
la Ministerio de Agrikulturo efektivigos kompletan fishad-malpermesan
politikon ekde 2003, kio estas la unua fojo en la fishad-administra
historio de Yangzi-rivero.
La
fishad-malpermeso estas efektivigata en Shanhajo, Hunan, Yunnan
kaj aliaj 7 provincoj kaj municipoj.
La
fishad-malpermeso validas de la unua de februaro ghis la 30-a de
aprilo en la supra baseno de Yangzi-rivero kaj de la 1-a de aprilo
ghis la 30-a de junio en la meza kaj malsupra basenoj de la rivero.
Dum
la fishad-malpermesa periodo estas malpermesata chia fishado en
Yangzi-rivero escepte de tiu de anchovoj kaj longvostaj anchovoj.
Se la shtataj akvoproduktaj bredejoj volas kolekti naturajn fishidojn
en Yangzi-rivero kaj scienc-esploraj departementoj volas fari esploradon
de la fish-richfontoj, ili devas peti permeson de la Ministerio
de Agrikulturo pere de koncernaj provincaj administracioj.
|