Chen
Enjun:
 Mi
estis laboristo en lakfabriko de Pekino kaj antau du jaroj perdis
la laboron. En la pasintaj du jaroj mi klopodis por trovi taugan
laboron. Mi urghe bezonas stabilan laboron por vivteni la familion.
Por trovi laboron mi plurfoje partoprenis en profesia trejnado kaj
min rekomendis al multaj entreprenoj, sed mi trovis, ke la konkurenco
estas tro intensa. Sperto de pli ol 20 jaroj en la profesio estis
ne avantagho, sed balasto por mia laborserchado. Mi estas tre malforta
en la konkurenco kaj trovighas en granda chagreno. Nun mi havas
portempan laboron en autoparko. Subchiela laboro estas laciga, sed
mi timas perdi la postenon, malgrau malalta salajro.
|