Liu
Xiuwen:
 Mi
kaj miaj samtempuloj estas ne tiom junaj kaj ne havas altan klerecon
nek ian lertecon. Kiam mi jhus perdis la laboron en shtata entrepreno,
mi dronis en granda chagreno. Sed mi strebis al ideala profesio
kaj ne akceptis la defion de merkata ekonomio. Mi nur negative atendis
kaj ne havis kuraghon kaj memfidon por konkurenco.
Sed
por vivteno mi nepre devis havi laboron kaj petis amikojn helpi
min trovi laboron. Fine mia amiko rekomendis min al malgranda restoracio
por fari vermichelojn.
Mi
ne povas kompreni, kial dungantoj preferas junajn, alte klerigitajn
kaj ech altastaturajn neglektante la efektivan bezonon. Mi kaj miaj
samtempuloj estis rifuzitaj. Chu ni havas normalajn kanalojn por
disvolvi nian kapablon? Kiom longe ni devas vadi en laborserchado?
|