Wang
Zhaolan diris:
"Reakiro de laboro ne estas por trovi elirejon, sed krei karieron."
45-jara
s-ino Wang trapasis zigzagan vojon en laborserchado. Kiam shi unuafoje
perdis la oficon, shi estis juna kaj malpacienca kaj renkontis malfacilojn.
Post longa klopodo shi malfermis tebutikon. Shi estis sagha por
altiri klientojn kaj la negoco iris tre bone. Sed poste la loko
estis rekviziciita de la shtato kaj shi devis trovi alian laboron.
"Post fermo de la butiko mi trovis laboron en iu trejna centro
de stirado kaj estis promociita al la posteno de direktoro de akceptejo
de la centro. Shi kaj shiaj dekkelke da kolegoj pene laboras kaj
la centro funkcias prospere, ke en chefsezono chiutage venas 30
homoj por lerni stiradon.
"Estas
malfacile trovi laboron por homoj en mia agho, sed la merkato estas
granda kaj laboro trovebla. Oni devas sin adapti al laboro, kaj
ne adapti laboron al si. Reakiri laboron ne signifas trovi elirejon,
sed kreon de kariero. Serioza kaj sincera sinteno al laboro montros
vian valoron sur la nova scenejo."
|