Kune klopodi por labordonado

Akcenti laboron en plansetlejo

    Han Yudong (membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK):

    Labordonado koncernas vivtenandon de la popolo kaj stabilon de la lando. En 2004 oni planos doni laboron al 9 milionoj da homoj.

    Mi opinias, ke estas necese multigi la pocentojn de la terciara industrio. La terciara industrio konsistigas nur 33.2% de la totala nacia ekonomio. Espereble oni povos trovi laboron en plansetleja servado. Almenau 15 milionoj da plansetlejoj en la urboj de Chinio povos doni laboron.

    Senlaborighintoj malpli junaj ne havas altan klerecon kaj povas sin okupi pri servado en plansetlejoj.

    Estas necese atentigi, ke la servaj entreprenoj en multaj plansetlejoj estis fonditaj surbaze de kapitalo kolektita de la senlaborighintoj. Tiuj servaj entreprenoj estas malgrandaj kaj profito malgranda. Tial ili ne havas monon por trejni la laborantojn nek grandigi sian skalon. Krome inter la laborantoj kaj entreprenoj ne estas stabila interligo nek normo de salajro. Tio influas ne nur pluapashan disvolvighon de la terciara industrio en plansetlejoj, sed ankau labordonadon al pli multaj senlaborighintoj. Tial mi opinias, ke la registaro devas alpreni pozitivajn politikojn kaj finance subteni tiujn servajn entreprenojn por krei bonajn kondichojn por ili. Aliflanke senlaborighintoj devas forigi la koncepton, ke plansetleja servo estas humila.