Kune klopodi por labordonado

Disvolvi per flekseblaj manieroj

Lu Guangxiu (membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK):

    Flekseblaj manieroj estas ghenerala nomo por diversaj labordonaj formoj diferencaj de tradicia chefa metodo de labordonado rilate labortempon, pagon, lokon, asekuron, laboran interrilaton k.s. Flekseblaj manieroj de labordonado estas reformigho rezulte de disvolvo de sciencoj kaj teknologio kaj novaj industrioj kaj reformado de moderna entreprena administrado. Nun en disvolvighintaj landoj tre popularaj estas flekseblaj manieroj de labordonado, kiaj tuttaga laboro, perioda laboro, transloka laboro kaj kumula laboro. Nun en nia lando estas multaj ofertistoj de komercajhoj kaj asekuro, liberprofesiuloj (advokato, verkisto, kontribuanto, tradukisto, peranto k.s.), horlaboruloj kaj alispecaj laboruloj, kiuj apartenas al la kategorio de flekseblaj manieroj de labordonado.

    Fakto pruvis, ke flekseblaj manieroj de labodonado estas grava kanalo por doni laboron al senlaborighintoj kaj senlaboruloj en la urboj. 70% de tiuj homoj akiris laboron de tiu kategorio.

    Flekseblaj manieroj de labordonado faciligas solvon de la malfacilo por granda nombro da senlaboruloj pro tio, ke la sojlo por labor-akiro ne estas alta, kaj postulo al tekniko, talento kaj kapitalo ne estas rigora, kaj la senlaboruloj, kiuj ne estas fortaj en konkurenco de akiro de bonaj postenoj, povas facile trovi laboron tiuflanke. Kaj krome oni facile akiras au forlasas la laboron.