Kune klopodi por labordonado

Novaj postenoj devenas de nova pensmaniero

Zheng Chuguang (membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK):

    Kiam la richfontoj shrumpas, la tradiciaj industrioj pli kaj pli perdas avantaghon kaj pli kaj pli multaj superfluaj laboruloj perdas laboron, Heilongjiang-provinco frontas pli grandan premon ol aliaj lokoj pro serioza senlaboreco. Sed la provinco kompare kontentige solvis la problemon de labordonado per aktiva malfermo de labordona kanalo kaj plivastigo de labordona spaco en struktura reguligado, kaj dank' al tio la provinco garantiis glatan antauenpushon de reformado de shtataj entreprenoj, dauran disvolvighon de ekonomio kaj stabilecon de la socio.

    Merkata ekonomio estas kaprica, kaj shanghighema estas la laborakira bezono kunekzistanta kun la industrioj kaj profesioj. Se oni observas la labordonan situacion per fiksa rigardo sed ne mova rigardo, kaj dependas sole de la tiel nomataj tradiciaj industrioj por solvi problemon de labordonado, oni farighos pesimismaj. Se oni observas per aktiva rigardo, oni trovos, ke kune kun la struktura reguligado, ekonomia disvolvigho kaj plibonigho de la popola vivo, shpruce aperos novaj industrioj, novaj profesioj kaj novaj shancoj en neimagebla rapideco.

    Mi audis rakonton: du komercistoj de shuoj venis esplori merkaton de Afriko. Kiam ili vidis, ke la lokanoj estas nudpiedaj, unu el ili veis: "La afrikanoj ne portas shuojn, kaj al kiu mi ofertu miajn ledshuojn?" Sed la alia diris: "Kiom granda estos la debito, se afrikanoj portos shuojn!" Pri la sama afero oni venis al tute malsamajn konkludoj. La kialo kushas en tio, ke ili analizas aferon lau malsamaj pensmanieroj.

    Oni devas shanghi vidpunkton kaj krei novan pensmanieron por trovi laboron konforman al li en la situacio de pli kaj pli malfacila labor-akiro. Sukceso de labor-akiro dependas de laborserchantoj mem, sed ne de aliaj.

    Turni latentajn shancojn de labordonado en la realajn bezonas komunan klopodon de la registaro, socio kaj laborserchantoj. Se la laborserchantoj shanghos la koncepton, diligente lernos, larghigos la vidkampon kaj sin turnos al la laboroj, kiujn antaue ili ne atentis au ne volis akcepti, ili suriros pli larghan vojon de labor-akiro.