La
laborraporto de la registaro al la Dua Sesio de la Tutlanda Popola
Kongreso multe akcentis la problemon de prokrasto de salajropago
al kamparano-laboristoj. Chefministro Wen Jiabao ne nur dufoje parolis
pri tiu problemo, sed ankau difinis la rimedojn kaj limdaton de
solvo de la problemo. Por konstruado oni dungas plej multajn kamparano-laboristojn,
kaj en tiu kampo plej multe okazas prokrasto de salajropago. Kion
la kamparano-laboristoj plej multe zorgas? Pri tio raportistino
Wang Xiaoya de la China Centra Televizio interparolis kun kamparano-laboristoj.
Wang
Xiaoya (W): De kie vi venis?
Kamparano (K): De Hunan-provinco.
W: Chu ankau viaj fratoj
laboras en aliaj lokoj?
K: Mi ne havas fraton.
W: Kion vi plej deziras
por shanghi vian staton?
K: Mi urghe bezonas akiri
mian salajron antau hejmenreveno.
Kelke da kamparanoj laborintaj en urbo en
la pasinta jaro diris al Wang Xiaoya, ke dank' al la penado de la
registaro, en la fino de la pasinta jaro ili akiris la salajron
kaj hejmenrevenis kun granda ghojo. En la nova jaro ili plej zorgas
la saman problemon, chu ili povos ghustatempe akiri salajron same
kiel en la lasta jaro.
W: Kiom da mono oni shuldis
al vi?
K: Milojn da juanoj.
W: Kiom vi povas perlabori
en unu jaro?
K: Milojn da juanoj.
Tiun problemon zorgas ne sole la kamparano-laboristoj.
En la du sesioj la cheestantoj apelaciis efektive defendi la interesojn
de la kamparano-laboristoj. Kaj reprezentantoj de Hubei-provinco
subskribis la proponon pri tiu problemo.
Wang
Xiaoya intervjuis la proponantojn, kaj reprezentanto Hong Kezhu
diris al shi, ke 38 reprezentantoj subskribis la proponon pri la
problemo de prokrasto de pago de salajro de kamparano-laboristoj.
Hong
Kezhu, iniciatinto de la propono, havas profesion de konstruado.
Lau sia sperto li elmetis konkretajn metodojn por preventi prokraston
de salajropago al la kamparano-laboristoj. Li diris: "Estas
necese trovi garantian metodon por eviti prokraston de salajrado
al la kamparano-laboristoj, nome starigi sindikaton de kamparano-laboristoj
kaj entrepreno por garantii iliajn rajtojn."
Nun
la problemo de salajropago al la kamparano-laboristoj estas solvata
de registaraj departementoj pri konstruado kaj koncernaj departementoj.
La socio volas informighi pri la stato de tiu laboro. Kaj pro tio
Wang Xiaoya intervjuis Wang Guangtao, ministron de la Ministerio
de Konstruado. Li diris: "Lau nia statistiko oni ankorau shuldas
al la kamparano-laboristoj pli ol 6 miliardojn da juanoj. Oni nepre
devas unue kvitighi kun la kamparano-laboristoj. Ili pene laboris
tutan jaron kaj devas ghustatempe akiri salajron. Iuj shuldoj dauris
preskau 10 jarojn. Miloj da juanoj estas granda sumo por kamparanoj."
 Ministro
Wang diris al Wang Xiaoya, ke li ne estis oficiala reprezentanto
de la du sesioj. Dum la sesioj li plej multe zorgis defendon de
la interesoj de la kamparano-laboristoj. Statistiko de la Ministerio
de Konstruado informis, ke ghis la fino de 2003 la entreprenoj de
konstruado shuldis al la kamparano-laboristoj 32.08 miliardojn da
juanoj. En 2003 oni pagis 25 miliardojn da juanoj. La shuldo ne
estas granda sumo kompare kun la totala sumo de la ekonomio de Chinio,
sed malgrau tio la registaro donis ekstreme grandan atenton al kvitigo
de la shuldo. Tio refoje komunikis klaran signalon, nome defendi
la interesojn de malfortaj homgrupoj kaj garantii socian justecon
estas pli kaj pli akcentataj en la laboro de la registaro. Oni regas
por la popolo, kaj por la popolo neniu afero estas bagatela.
|