Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Neevitebla puno al la terorisma forto de "Orienta Turkistan"

    Nun terorismo estas unu el la plej grandaj dangheroj en la mondo, minacantaj la pacon, sekurecon kaj ordon de la internacia socio.

    Dum longa tempo en la pasintaj jaroj, precipe ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la terorisma forto de "Orienta Turkistan" en kaj ekster Chinio planis kaj organizis serion da terorismaj eksplodigoj, murdoj, bruligoj kaj venenadoj por starigi la "sendependan" shtaton de "Orienta Turkistan". La terorismaj krimagoj serioze damaghis ne nur la vivon kaj havajhon de popolanoj, sed ankau la sekurecon kaj stabilecon de la socio de rilataj landoj kaj regionoj.

    La china registaro oponas kontrau terorismo en ajna formo kaj praktikado de diferencaj kriterioj koncerne oponon kontrau terorismo. Ni esperas, ke chiuj pacamaj popoloj, sendistinge de shtataneco kaj religia kredo kaj sendistinge de politika reghimo kaj socia sistemo, komplete malkashos la naturon de la terorisma forto de "Orienta Turkistan", la seriozan damaghon kauzitan de ghi kaj ghian hipokritecon kaj kune atakos ghiajn aktivadojn.

    La nomo de "Orienta Turkistan" aperis en la fino de la 19-a jarcento. "Stan" signifas "regionon". "Orienta Turkistan" estas koncepto ne simple geografia, sed ankau politika, unue menciita de malvovaj koloniistoj por dismembrigo de Chinio.

    Komence Turk estis nomo de antikva nomadisma tribo. En la 5-a jarcento la tribanoj vagadis en Altaj-montaro. De la mezo de la 6-a jarcento ghis la mezo de la 8-a ili ofte aperis sur stepo de norda Chinio. En 552 Turks fondis Hhanejon, kiu poste estis dividita en du partojn, orientan kaj okcidentan, kiuj longe interbatalis. Meze de la 8-a jarcento ili pereis unu post la alia. Iliaj posteuloj intermikse vivis kun aliaj nacioj. En la fino de la 19-a jarcento iuj proponis grupigi en landon chiujn parolantojn de Turk-lingvo inter Bospor-markolo kaj Altaj-montaro. Fakte en la historio de Chinio neniam aperis unuigita lando kun la popolo parolanta Turk-lingvon.

    En 60 a.K. Han-dinastio jam starigis prefektujon de la Okcidenta Regiono kaj Xinjiang farighis parto de la china teritorio. Poste la centra registaro neniam chesis regi Xinjiang. Sed ekde la komenco de la 20-a jarcento plenmano da fanatikaj splitistoj kaj religiaj ekstremistoj de Xinjiang teksis absurdajhon, ke jam de la antikveco "Orienta Turkistan" estas sendependa shtato, kaj instigis chiujn homgrupojn parolantajn Turk-lingvon kaj kredantajn je islamo al starigo de lando kun reghimo kaj religio en unueco. Ili neis la historion de Chinio kaj oponis kontrau chiuj nacioj escepte de Turk por elimini la paganojn. Post la formigho de la terorisma forto de "Orienta Turkistan", diversaj splitistoj faris aktivadon kun etikedo de "Orienta Turkistan", intencante starigi la landon "Orienta Turkistan".

    De la unuaj 40 jaroj de la 20-a jarcento, kun subteno de la reakcia forto de aliaj landoj, "Orienta Turkistan" plurfoje levis tumultojn. En novembro de 1933 Sabit Damolla fondis la t.n. islaman landon "Orienta Turkistan" en Kashi de Xinjiang, sed post 3 monatoj ghi disfalis pro opono de la popolo de Xinjiang.

    En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, sub la influo de ekstremismo, separatismo kaj internacia terorismo, la terorisma forto de "Orienta Turkistan" en kaj ekster Chinio komencis terorisman kaj perfortan aktivadon. La programoj de "Islama Partio de Orienta Turkistan" kaj "Opoziciuloj de Orienta Turkistan" difinis, ke ili iros la vojon de "armita batalo" kaj "aranghos terorisman aktivadon en dense loghataj regionoj". En la broshuro "Chu ni povas sendependighi?", ili senkashe diris, ke ili "chiakoste kreos terorisman atmosferon en infanghardenoj, hospitaloj kaj lernejoj".

    Lau nekompleta statistiko, dum 1990-2001 la terorisma forto de "Orienta Turkistan" en kaj ekster Chinio faris almenau 200 terorismajn okazajhojn, kiuj mortigis 162 homojn kaj vundis 440 diversnaciajn popolanojn.

    En suda Azio la terorisma organizo de "Orienta Turkistan" ne nur estas subtenata de Bin Laden, sed ankau konsistigas chefan armitan forton de lia terorisma organizo. Sian fondighon la "Islama Movado de Orienta Turkistan", organizo gvidata de Hasan Mahsum, shuldas al subteno de Bin Laden kaj akceptas ties komandon. Post la starigo de la "Islama Movado de Orienta Turkistan", Bin Laden kaj la chefoj de terorismaj organizoj de meza kaj okcidenta Azio plurfoje komplotis por helpi la terorisman forton de "Orienta Turkistan" levi "sanktan batalon" en Xinjiang kaj turni Xinjiang en tipan islaman landon kun reghimo kaj religio en unueco.

    Nun la china polico jam arestis pli ol 100 teroristojn, kiuj akceptis terorisman trejnadon en terorismaj bazoj de Afganio kaj aliaj landoj kaj enshtelighis en Xinjiang. Pli ol 10 teroristoj arestitaj de la polico de rilataj landoj estis ekstradiciitaj al Chinio.

    La china registaro lauleghe firme batalas kontrau la terorisma aktivado de "Orienta Turkistan" por sekurigi la vivon kaj havajhon de diversaj nacioj, defendi la komunajn interesojn kaj konservi la stabilecon de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono kaj najbaraj regionoj kaj la unuecon de Chinio. La china registaro diris, ke ghi atakas nur malmultajn krimintajn chefteroristojn, kiuj gvidas la terorisman aktivadon de "Orienta Turkistan", sed al multaj ghiaj partoprenantoj la china registaro alprenas politikon de eduko. La diversaj nacioj de Xinjiang havas gloran tradicion defendi la nacian unuighon kaj teritorian integrecon. Islamo estas pacama religio. Atako al la terorisma forto de "Orienta Turkistan" ne celas al iu ajn nacio au religio, sed al la kontraulegha terorisma aktivado por pli bone defendi la komunajn interesojn de diversaj nacioj kaj sekurigi ilian religian aktivadon.

    La Ujgura Autonoma Regiono praktikas nacian autonomion kaj politikon de nacia egalrajteco kaj libero de religia kredo por respekti kaj defendi diversajn rajtojn de nacimalplimultoj.

    La china registaro oponas kontrau terorismo en ajna formo kaj praktikado de diferencaj kriterioj koncerne oponon kontrau terorismo. Ni esperas, ke chiuj pacamaj popoloj, sendistinge de shtataneco kaj religia kredo kaj sendistinge de politika reghimo kaj socia sistemo, komplete malkashos la naturon de la terorisma forto de "Orienta Turkistan", la seriozan damaghon kauzitan de ghi kaj ghian hipokritecon kaj kune atakos ghiajn aktivadojn.

(El artikolo de la Informa Departemento
sub la Shtata Konsilantaro de Chinio)