Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


China Civila Aviado Konfidinda

    Ekde aprilo de 2002 la aeraj akcidentoj farighis multe atentataj de la publiko. La 15-an de aprilo china aviadilo krashis en Koreio kaj la 7-an de majo alia china aviadilo krashis en Dalian. Oni nature demandas: Kio okazis al la China Civila Aviado? Pro tio estas necese koni la historion de la china civila aviado kaj ghian estantecon.

    La civila aviado de la nova Chinio naskighis en la sama jaro de naskigho de la China Popola Respubliko kaj en sia 50-jara historio ghi kreis multe da brilaj sukcesoj.

    En la unuaj jaroj post naskigho de la nova Chinio, la china civila aviado estis malgrandskala kun malforta ekonomia bazo. En 1950 Chinio havis nur 12 aviadilojn, kiuj flugis sur 12 mallongaj aerlinioj kaj surterighis sur 40 simplaj aerodromoj. Tiam la totala jara transporta kvanto estis 1.5 milionoj da tunoj/kilometroj kaj transportis chiujare nur 10 mil homfojojn kaj 500 tunojn da varoj. Kiel grava konsistiga parto de la nacia ekonomio la china civila aviado spertis 50-jaran konstruadon kaj disvolvighon kaj akiris rimarkindajn sukcesojn.

    En la pasintaj 50 jaroj la china civila aviado kreskis rapide. En 1978-1998 ghia totala cirkula kvanto, pasagher-transporta kvanto kaj var-transporta kvanto kreskis chiujare meznombre je 18.8%, 17.4% kaj 16.7% respektive, kaj ghia rolo en la sinteza transporta sistemo de Chinio pli kaj pli grandighis. La ghenerala aviado servis en la industria, agrikultura, forstokultura£¬ole-produkta kaj aliaj ses kampoj kaj la totala flugtempo estis 1.85 milionoj da horoj, kio faris gravan kontribuon al la nacia ekonomio kaj rikoltis bonan socian efikon.

    Dank' al la penado de la china civila aviado en la pasintaj jardekoj senchese larghighis ghia flugreto kaj multe pliighis la aerlinioj inter la chefurboj de chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj, aperis multaj aerlinioj al turismaj lokoj, plibonighis la aviada transportado kaj rimarkinde plibonighis la arangho de la aerlinioj.

    Nun en Chinio funkcias 1120 aerlinioj por la civila aviado kun totala longeco de 1506 mil kilometroj, per kio formighis tre facila civil-aviada transporta reto. La linioj ligighas ankau al la internacia aviada transporta reto.

    La China Internacia Aviada Kompanio estas la plej granda aviad-kompanio de Chinio. Ghiaj aviadiloj kun marko de fenikso sur la flugiloj sekure flugis jam 47 jarojn en diversaj lokoj de la tuta mondo kaj neniam faris akcidenton. Per tio ghi kreis rekordon de sekura flugado. Oktobre de 1995 pro sekura flugado, ghentila servado kaj altkvalita transportado de la China Internacia Aviada Kompanio, la Scienc-Asocio de Bona Servado de Usono premiis ghin per supera honoro "Premio de Kvin-stela Brilianto". La China Internacia Aviada Kompanio estas unu el la kompanioj, kiuj plej frue ricevis tiun premion.

    Tamen la du krashoj donis alarmon al la china civila aviado. La krashoj estis hazardaj, tamen de tio la china civila aviado bone ekkonis la gravecon de sekura flugado en siaj reorganizigho kaj transiro al la merkata ekonomio.

    La China Internacia Aviada Kompanio jam elspezis 270 milionojn da juanoj por renovigi kaj ripari la motorojn kaj acheti novajn avangardajn sekur-kontrolajn ekipajhojn. Tiu sumo konsistigas 30% de la speciala investo de la tuta jaro. Krom tio ghiaj 1404 aviadistoj trapasis ekzamenon kaj 48 el ghiaj 69 aviadiloj estis kontrolitaj kaj iuj estis riparitaj antau difinita tempo. La 36-jara Yan Jufeng estas chefpiloto. Li jam flugis 12 jarojn, stirante Boeing-767. Li diris: "Nia aviadista grupo faras 40 kontrolojn al la 5 partoj sole de surterigha aparato chiufoje antau la flugado." Oficisto de la Ghenerala Administracio de Civila Aviado de Chinio diris: "Nun ni faras senprecedence grandskalan kontroladon al la tutlanda civila aviado. La pasagheroj povas trankvilighi, ke nia flugado estas sekura."

    Kvankam la krasho de la 15-a de aprilo metis punkton al la 47-jara sekura flugado de la China Internacia Aviada Kompanio, tamen ghiaj fidelaj pasagheroj daure kredas ghian sekurecon.

    S-ro Olivier Lapidus, chefa projektisto de Yimian-grupo, diris: "Chiufoje en la pasintaj jaroj mi flugis al Chinio per aviadilo de la China Internacia Aviada Kompanio. Mi ne nur estas kontenta pri ghiaj flugo kaj servo, sed ankau kredas, ke rapide levighis ghia labornivelo. Ne nur mi, sed ankau aliaj pasagheroj havas la saman opinion. Ni kredas la Chinan Internacian Aviadan Kompanion."

    Koncerne la aviadilan akcidenton okazintan antau nelonge, s-ro Olivier Lapidus diris: "Neniu povas garantii, ke ne okazos la neatendita akcidento. Por ni estas grave, kiel ni traktas ghin. Mi kredas, ke ghiaj laboroj farighos pli kaj pli bonaj. Mi chiam estas firma subtenanto kaj fidela pasaghero de la China Internacia Aviada Kompanio."

    "La rapida kresko de la china ekonomio estas enviinda. En 2001 Chinio farighis membro de la Monda Komerca Organizo, tio signifas, ke Chinio faros pli da kontaktoj kun la tuta mondo, tial estas nedubinda la rapida disovlvigho de ghia aviado. Kaj chi-flanke ghi certe atingos la avangardan nivelon de la mondo, tio kompreneble ampleksos ankau ghian administran sistemon, sekurecon kaj komfortecon," diris Rod Eddington, chefo de la Brita Aviada Kompanio.

    Ankau ekschefministro de Australio aprobis tion. Li diris: "La rapideco de la disvolvigho de la china aviada transporto estas atentata de la tuta Azi-Pacifika Regiono. Mi kredas, ke en baldaua estonteco tiu disvolvigho farighos pli rapida. Kun la pashoj de ghiaj reformado kaj kontakto kun la mondaj merkataj normoj la china aviada afero iom post iom atingos la plej bonan nivelon en sekureco kaj komforteco."

    Pieere Jeanniot, prezidanto kaj chefa ekzekutiva oficisto de la Internacia Aviada Asocio, diris, ke rigardate de la monda sfero, la china civila aviado estas sekura kaj ghia reputacio ne estos damaghita pro unu au du akcidentoj.