Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Kelkaj aferoj interesantaj Chinion kaj Koreion

    En la 24-a de augusto de 1992 Chinio kaj Koreio subskribis en Pekino komunikon pri starigo de diplomatiaj interrilatoj inter si, metante finon al la 40-jara fremdeco de la du landoj. En la 10 jaroj post tio la china-koreaj interrilatoj rapide progresis en chiuj flankoj. En 1998 ambau landoj proklamis starigon de interrilatoj de kunlaboraj partneroj vizaghe al la 21-a jarcento. En 2000 ambau landoj interkonsentis antauenpushi tiujn interrilatojn al nova stadio de chiuflanka kunlaboro.

    Che la starigo de la diplomatiaj interrilatoj shajne la chinoj sciis nur "latitudo de 38 gradoj", Kim Dae-jung (chinaj popolaj societoj montris simpation al tiu kontraudiktatora demokratia batalanto en la 80-aj jaroj), Seulaj Olimpikoj en 1988 kaj la esprimo "4 malgrandaj drakoj de Azio", dum la koreoj eble sciis ne multe pli ol la Granda Muro, Konfuceo, Shandong (provinco de Chinio, de kie multaj chinoj elmigris en Koreion) kaj la romano "Tri Regnoj". La du landoj distancas inter si ne malproksime, la kulturoj estas analogaj, sed fakte ambau estis apartigitaj de densa nebulo kaj dum longa periodo mankis proksimaj interrilatoj. Sed en la lastaj 10 jaroj Chinio kaj Koreio farighis heroo unu en alies amaskomunikiloj, kaj ambau popoloj konis unu la alian unue pere de siaj amaskomunikiloj kaj poste faris esploradon kaj efektivan kontakton unu en alies lando. Dank' al helpo de amaskomunikiloj ambau popoloj havis novan konon unu pri la alia. Nun ni retrorigardu kaj komprenu la senchese progresantajn china-koreajn interilatojn el la originala angulo de amaskomunikiloj.

    Jenaj novajhoj pri Koreio estas konataj de chinoj:

Vermichela Prezidanto

    La diro estighis pro la eksprezidanto Kim Yong Sun. Por bremsi dibochan festenadon, Kim Yong Sun dekretis en la kabineta kunveno en la 27-a de februaro de 1993, ke de tiu tago la prezidentejo regalu gastojn nur per ordinara tradicia manghajho kiel ekzemple vermichelo, escepte de akcepto de fremdlandaj gastoj. Foje liaj kunlernantoj vizitis lin kaj estis regalataj en la prezidentejo nur per rizajho en bovajha buljono, ech sen biero. Kiam la afero estis informita de la socio, restoracioj en Seulo nomis vermichelon "Kim Yong Sun-vermichelo". Poste oni kalkulis kaj konstatis, ke la prezo de regalo de Kim Yong Sun estis nur 1% de tiu en la pasinteco.

Registro de vera nomo en financo

    En la 12-a de augusto de 1993 Koreio publikigis "Urghan Ordonon de Prezidanto", ke chiuj financaj kontoj devas montri veran nomon au oficiale konfirmitan nomon en la financa agado. Tio celis ampleksan kontraukoruptan movadon kun registro de vera nomo kiel komenco, precipe por enketi pri altranguloj en la registaro kaj gvidantoj de shtataj entreprenoj, kiuj trompakiris "nigran monon" sub la falsa nomo kaj alinomo kaj eniris en financan sistemon por "reprodukti monon". En tiu shtormo malkashighis pli ol 1000 koruptitoj. La chinaj amaskomunikiloj siatempe multe interesighis pri la afero kaj 5 jarojn post tio la china socio ekpraktikis registrighon de vera nomo de legha persono kaj natura homo.

Oferi oron

    Tio okazis en la unua periodo de regado de prezidanto Kim Dae-jung. Tiam la ekonomio de Koreio estis atakata de la azia financa krizo kaj la rezervo de fremdaj valutoj estis nur 7.3 miliardoj da usonaj dolaroj. Pro tio multe simpligita estis la ceremonio por lia enoficigho. Samtempe ofero de oro iniciatita en Seulo envolvis la tutan Koreion. La popolanoj senkondiche oferis al la registaro orajhojn, arghentajhojn, nuptajn memorigajhojn, malgrandan sumon da usonaj dolaroj kaj privatajn antikvajhojn kun la espero, ke la shtato pli frue elturnighu el la ekonomia malfacilo. Poste Koreio farighis azia lando, kiu frue eliris el la ombro de la financa krizo, kaj la patriotismo de la koreoj estis laudata de chinoj.

Protesto kontrau revizio de japana historia lernolibro

    En la lastaj jaroj senchese okazis provokoj de la dekstra alo en Japanio, kiuj neis la agreson. Krom vizito de kelke da gravaj politikistoj al la Sanktejo Jatsukuni, la alia grava afero estis multa falsado en la historia lernolibro. Por protesti tiujn fiagojn, la registaro kaj la popolo de Koreio plifortigis kritikon kontrau Japanio. En la pasinta jaro parlamentano Kim Dong Jen iris en Japanion por protesti per fasto. Pro la forta opono de Koreio Japanio devigite konsentis ghenerale ne uzi la "nove kompilitan historian lernolibron" kaj fari memekzamenon kaj restudon rilate historiajn problemojn kune kun Koreio.

Rugha maniulo

    Tio estis figura titolo por la koreaj futbalaj amantoj, ke ili portis rughan sportistan kostumon en rigardado de matcho kaj en celebrado pro la gajno de Koreio. Somere de 2002 la korea futbala teamo venkis la teamojn de Pollando, Portugalio, Italio kaj Hispanio kaj envicighis inter la kvar potencoj. Tio estis la plej impona sukceso de Azio en futbala konkurso.

    La korea popolo tre atentis la konstruan rolon de Chinio en la aferoj de la Korea Duoninsulo kaj la chinan merkaton pli kaj pli profunde influantan la ekonomion de Koreio. La koreoj bone scias la jenajn novajhojn:

Vizito de Kim Jong Il al Chinio

    Kim Jong Il, prezidanto de la Nacidefenda Komisiono de la Popol-demokratia Respubliko de Koreio, dufoje vizitis Chinion. Tio ne nur progresigis la interrilatojn inter Chinio kaj la Popol-demokratia Respubliko de Koreio, sed ankau multe interesis kaj la prezidanton kaj la ordinarajn popolanojn de la Respubliko de Koreio. Che la vizito de Kim Jong Il al Chinio, popolaj esploraj institucioj de la Respubliko de Koreio preskau donis saman konkludon, ke Pyongyang suriros la vojon de nova disvolvigho de reformado de ekonomia sistemo. La shangho de prezoj en julio de 2002 kaj la vizito de Kim Jong Il al la plej orienta parto de Rusio en augusto shajne konstatis la konkludon.

Sekreta renkontigho de sudaj kaj nordaj delegitoj en Chinio

    En la printempo de 2000 specialaj delegitoj de ministra nivelo de la sudo kaj nordo de la Korea Duoninsulo sekrete kunvenis en Shanhajo kaj Pekino por akceli rektan dialogon de ambau flankoj. La komuniko surprizis la mondon kaj ghojigis la popolon de la Resplubliko de Koreio. Char la kunveno rekte sukcesigis la viziton de prezidanto Kim Dae-jung al Pyongyang en junio de la sama jaro kaj subskribighis la "Komuna deklaracio de la sudo kaj nordo de la 15-a de junio" kun historia signifo. La malegoisma sincereco de Chinio en la aferoj de la Korea Duoninsulo kaj ghia senshangha starpunkto pri moderigo de la duoninsulo pere de suda-norda dialogo tuj farighis tre konkreta kaj kompleta en la koro de la popolo de la Respubliko de Koreio.

Aligho de Chinio al MKO

    La Respubliko de Koreio estas unu el la 14 landoj, kiuj iniciatis intertraktadon kun Chinio pri ghia aligho al la Monda Komerca Organizo (MKO). Tio ludis pozitivan rolon por akceli la alighon de Chinio al MKO. Koreaj entreprenoj havas gheneralan opinion, ke la aligho de Chinio al MKO estas epokfara evento en la ekonomia disvolvigho de Azio kaj decidos la shlosilan kreskon de la transmara merkato de la Respubliko de Koreio en la venontaj 10 jaroj. Nun negoco inter Chinio kaj la Respubliko de Koreio atingis 30 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Chinio estas la plej granda investato de la Respubliko de Koreio. Entreprenoj de la Respubliko de Koreio antaukalkulis, ke komerco inter Chinio kaj Koreio kreskos je 20% chiujare en la estonteco, kaj samtempe kun tio la china merkato farighos la unua profitodona fonto por la entreprenoj, precipe la manufakturado de Koreio.

Pudong

    En Koreio altklasaj entreprenantoj kaj ekonomikistoj senescepte scias la nomon Pudong. Dum la pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en 2001 Pudong okupis la gravajn paghojn de la amaskomunikiloj de Koreio kaj la plej alta rekompenco de la investo de Koreio al Chinio estis akirita de Pudong. En la projekto de la grandaj konsorcioj de Koreio Pudong estas simbolo de richeco, kaj diplomitoj de famaj universitatoj de Koreio rigardas oficon en Pudong senkompare luksa kaj glora. Oni antauvidis, ke granda nombro da koreaj intelektuloj eniros en Pudong.

Furoro de koreaj amuzajhoj

    En la lastaj 10 jaroj pli kaj pli oftighis la kultura reciproko inter Chinio kaj Koreio. De 1994, kiam subskribighis la kultura interkonsento de la du landoj, ghis la fino de 2000 vizitoj de la china registaro al Koreio kaj koreaj varieteoj kaj ekspozicioj okazigitaj en Chinio atingis respektive 66 fojojn kaj 68 fojojn. Nun junuloj de Chinio montris pli grandan shtaton al la koreaj popularaj amuzajhoj ol al la amuzajhoj de Japanio, Hongkong kaj Taiwan. Kaj la koreaj amaskomunikiloj montris grandan energion por raporti pri tio.