Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Por kulturi aktorojn de pekin-opero

de ZUO YAN

    En aprilo de 2002 la China Teatra Instituto komencis regulan ekzamenon por akcepti novajn studentojn kaj pli ol 2200 lernantoj sin anoncis al ghi. La sukcesintoj en la ekzameno pri la fundamenta kapablo de teatro devis partopreni en julio en la tutlanda enira ekzameno pri klereco por supera lernejo. Kaj la sukcesintoj povas lerni en la instituto.

    Pekin-opero estas rigardata kiel ekstrakto de la tradicia kulturo kaj chefa teatrospeco de la instituto. 140 el la 500 novaj studentoj lernas pekin-operon.

    Personoj de la pekin-opera rondo opinias, ke en la pasintaj pli ol 200 jaroj pekin-opero multe prosperis kaj ankorau montras grandan vivipovon en la nuna tempo dank' al tio, ke unue pekin-opero havas originalan fascinan belecon, kaj aliflanke senchese aperis eminentaj aktoroj de la opero kaj daurigantoj de la arto estas multe prizorgataj.

Supera lernejo kulturas chefan forton de pekin-opero

    Kulturado de daurigantoj de pekin-opero estis diferenca pro la diversaj periodoj. Antau 50 jaroj kulturado de novicoj estis plenumita per instruado de aktoroj al dischiploj. Ekzemple la famaj aktoroj Mei Lanfang, Cheng Yanqiu, Xun Huisheng kaj Shang Xiaoyun elkutlturis multajn eminentajn aktorojn kaj formis sian skolon.

    Post tio la instruado de aktoro al instruatoj turnighis al regula lerneja instruado. En 1952 fondighis la China Teatra Lernejo, kies chefa tasko estis kulturi aktorojn kaj muzikilludantojn. Fama dramisto Tian Han funkciis kiel direktoro de la lernejo kaj la lernejo elkulturis Liu Changyu, Li Weikang k.a. elstarajn geaktorojn. Pekin-opero kun tiuj geaktoroj kiel chefludantoj chiam tenis kompare potencan vivipovon. En 1978, la China Teatra Lernejo estis alinomita la China Teatra Instituto, kio faris ghin la unua supera lernejo de teatra edukado. Plejparto de la lernantoj devenis de profesiaj teatraj lernejoj au teatraj trupoj de diversaj lokoj de Chinio, kaj pekin-opero ankorau estas la chefa lernobjekto.

    En 1995 parto de la fakoj de la instituto estis licencita por kvalifikiteco de varbo de magistro-esploranto, kio markis, ke la teatra edukado de Chinio levighis al pli alta nivelo. En 1996 la Ministerio de Kulturo de Chinio establis en la instituto kurson de studento-esplorantoj por elstaraj junaj aktoroj.

    La supera edukado de pekin-opero de Chinio startis malfrue, sed ghi jam formis necesan skalon. Krom la shtatnivela China Teatra Instituto, funkcias en la lando ankau teatraj lernejoj kaj fakultatoj de iuj superaj lernejoj, kiuj faras esploradon pri supera edukado de teatro. Ekzemple la Instituto de Prezenta Arto de la Pekina Normala Universitato kaj la Pekina Teatra Lernejo kune aranghis kolegian teatran kurson kun pekin-opero kiel la chefa lernobjekto, kaj la Shanhaja Teatra Instituto kaj la Shanhaja Teatra Lernejo aranghis kurson de pekin-opera prezentado. Tio sendube malfermis pli da kanaloj por kulturado de altnivelaj aktoroj por pekin-opero.

Mezgradaj teatraj lernejoj gravas por kulturado de pekin-operaj aktoroj

    En la kultura sistemo de la chinaj pekin-operaj geaktoroj, la mezgradaj teatraj lernejoj ludas gravan rolon. Diplomitoj de tiuj lernejoj estis senchese senditaj al pekin-operaj trupoj de diversaj lokoj, kio vigligis kaj prosperigis la tutan pekin-operan rondon de Chinio.

    Pekino estas la centro de la pekin-opera arto, kaj ghia baza teatra edukado iras pionire en la lando. La Pekina Teatra Lernejo kaj la mezlernejo dependa de la China Teatra Instituto ghenerale reprezentas la plej altan nivelon de la mezgrada teatra edukado de Chinio.

    Ni ekzemplu per la Pekina Teatra Lernejo. Ghi fondighis en 1952 dank' al la iniciato de Mei Lanfang. La lernantoj devenas de diversaj lokoj de Chinio kaj ankau de eksterlando.

    Nun en la lernejo lernas pli ol 600 lernantoj, kaj granda parto de ili lernas aktoradon de pekin-opero. Krom la bazaj scioj de teatro kaj ekzercado por aktorado, ili lernas ankau la chinan lingvon, matematikon, fremdlandan lingvon kaj komputerikon. Parto de diplomitoj daurigos lernadon en pli alta teatra lernejo kaj la ceteraj farighos chefaj aktoroj de pekin-operaj trupoj de diversaj lokoj de Chinio.

    Preskau chiuj provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj havas teatrajn lernejojn kaj lernejoj en Shanhajo, Shandong kaj Tianjin estas multe sukcesintaj en kulturado de talentuloj, ke iliaj diplomitoj ofte estis premiitaj en la tutlandaj konkursoj de pekin-opero.

Esperdona infana pekin-opero

    Meze de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento oni jam atentigis, ke por reprosperigi pekin-operon oni devas kulturi aktorojn deinfanece. En 1985 la Pekina Pekin-opera kaj Kunqu-opera Asocio iniciate fondis la Pekinan Pekin-operan kaj Kunqu-operan Trejnan Lernejon kaj poste fondis la Pekinan Infanan Pekin-operan kaj Kunqu-operan Ensemblon. Tion imitis multaj lokoj tra la tuta lando. La infanoj lernas chefe post la lecionaj horoj. Iuj elementaj lernejoj faras tian aktivadon por popularigi pekin-operon. Ekzemple la elementa lernejo dependa de la Pekina Universitato fondis pekin-operan grupon. Statistiko raportas, ke en Pekino trovighas pli ol 100 trejnaj lernejoj de pekin-opero.

    En 1992 la Ministerio de Kulturo de Chinio okazigis la unuan infanan konkurson de pekin-opero kaj kunqu-opero. Ghis 2000 tio okazis jam 4 fojojn. Krome oni okazigis ankau tutlandan kaj regionan konkursojn de pekin-opero, kio akcelis prosperon de infana pekin-opero.