 En
la 7-a de augusto de 2002 estis la 50-a datreveno de la fondigho
de la statistika institucio de la china registaro. Che tio
la ciferoj de la china statistiko unuafoje apertighis al la
mondo, kaj la internacia socio povos tre facile legi che TTT-ejo
www.imf.org la makroekonomiajn datumojn inkluzive de la totala
enlanda produktovaloro de Chinio kaj la datumojn pri la socio
kaj loghantaro. Tio estas la unuafoja publikigo de Chinio
post kiam ghi alighis al la Ghenerala Datuma Disvastiga Sistemo
(GhDDS) ellaborita de la Internacia Mona Fonduso (IMF). Tio
markis, ke la statistiko de Chinio jam komencis chiuflanke
respondi al la postuloj de GhDDS kaj sekvi la internacian
kutimon. De tio ghiaj objektiveco, autentikeco kaj justeco
estas senrezerve apertaj.
Devo
por GhDDS
Kelkaj
internaciaj ekonomiaj krizoj inkluzive de la meksikia financa
krizo en 1994, la azia financa krizo en 1997 kaj la argentina
ekonomia krizo en 2002 havis seriozan kaj profundan malbonan
influon sur la monda ekonomio. IMF opiniis, ke trovighis multaj
kialoj kauzintaj tiujn financajn krizojn, sed la ambigueco,
neakurata publikigo kaj neprecizeco de la statistikaj datumoj
estas nesubtakseblaj gravaj kialoj. Por eviti refojan eksplodon
de financa krizo, IMF ellaboris, perfektigis kaj aktive disvastigas
en la membrolandoj la normon de datuma anonco por ilia makroekonomia
statistiko.
GhDDS
estas valida por chiuj membrolandoj de IMF. Ili rajtas mem
decidi alighi au ne al la sistemo. Aligho al la sistemo signifas,
ke la alighinto promesas reformi sian statistikan sistemon
imite al GhDDS, nome ellabori kaj publikigi la datumojn pri
esenca ekonomio, financo, ekstera komerco, socio kaj loghantaro.
GhDDS
postulas, ke la membrolandoj altigu la kvaliton de la datumoj
kaj senchese plibonigu la ellaboradon kaj anoncon de la statistikaj
datumoj en 3-5 jaroj. La konkreta devo de la membrolandoj
estas liveri al IMF la priskribadon de la ellabora kaj anonca
stato de koncernaj statistikaj datumoj.
Altigi
travideblecon de datumoj
GhDDS
pli akcentas normaligi la anoncan manieron de statistiko,
sed tio nerekte altigis la kvaliton de la datumoj. Dum longa
tempo iuj landoj kaj institucioj de la mondo havis dubon pri
fidindeco de la statistikaj datumoj de Chinio. Aligho al la
sistemo faris la statistikajn datumojn de Chinio pli travideblaj,
char la membrolandoj devas publikigi statistikajn datumojn
en la difinitaj datoj kaj frekvencoj. La kolektado de la datumoj,
nome la ekspliko kaj priskribo de la datumoj, ekzemple la
tereno, frekvenco kaj loko, farighis publikigenda. Tio altigis
la travideblecon de la statistikaj datumoj de makroekonomio.
La
plej granda utilo de la travidebleco de datumoj por ordinaraj
investantoj estas shpari memkoston de decido kaj eviti eraron
en decido. Aligho de Chinio al la sistemo liveris bonan kondichon
por la investantoj.
|