Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Shtataj dungitoj povas havi ankau
kamparanan devenon

de ZUO YAN

    En la lastaj jaroj la chinaj administraj institucioj de la registaroj sub la gubernia nivelo unu post alia varbis de la socio shtatajn dungitojn, kaj kamparanoj, kiuj antaue ne rajtis ekzamenighi por esti shtatoficistoj, sed nun povas partopreni en ekzameno por farighi shtataj dungitoj.

    En Chinio shtata dungito signifas kadron en shtata administracio. Antau ekpraktikado de la "Provizora Regularo pri Shtataj dungitoj" en 1993, nur urbanoj povis farighi kadroj de shtataj administraj institucioj.

Rompi la limigon de kampara loghanteco

    Je la 7-a horo de la 8-a de septembro de 2002, kamparano Lü Dongchang de Shandong-provinco venis al la ekzemenejo 35 kilometrojn for de lia hejmo por partopreni en la ekzameno por esti shtataj dungitoj de gubernia nivelo. Eble la ekzemeno shanghos lian sorton. Li diris: "Nun ni havas la shancon partopreni en egalrajta konkuro kaj mi faros provon."

    En 1997 Shandong-provinco unuafoje rompis la limigon de loghanteco kaj permesis al la kamparanoj parotopreni en ekzameno por shtataj dungitoj de subgubernia nivelo. 990 junaj kamparanoj sin anoncis al la ekzameno kaj 41 el ili sukcesis farighi shtataj dungitoj. 30-jara Lü Yonggang estis unu el ili.

    Nun li laboras en la Sinteza Leghopraktika Buroo de Urba Administrado de la urbo Zhangqiu kiel vicdirektoro de la kabineto de la buroo. Li diris, ke li havis kvazau songhon, kiu shanghis lian vivon.

    Lü chiam bedauris, ke li ne vizitis superan lernejon. Lia patro ofte malsanighis kaj bezonis kuracon, pro kio la familio elspezis sian tutan sumon da mono. Por ke li povu lerni en mezlernejo, lia fratino chesis lerni post diplomigho de elementa lernejo kaj sin ekokupis pri terkulturado. La tuta familio metis esperon sur lin. Sed en 1990 li malsukcesis en la ekzameno por eniri en superan lernejon. Liaj instruistoj kaj kunlernantoj proponis al li preparighi por venonta ekzameno. Sed li decidis serchi laboron pro la malricheco de la familio. Li diris: "Tiam mi estis tre naiva, sed poste mi komprenis, kia doloro estas malposedo de scioj."

    Post 8 monatoj li eklaboris en cementa fabriko. La laboro estis peza kaj malpura, sed li laboris diligente. Li diris, ke chian laboron li devas fari bone. Lian laboremon kaj sincerecon laudis liaj gvidantoj kaj kolegoj. Julie de tiu jaro la fabriko estis plivastigita kaj nomumis lin kasisto. En 1992 li sukcesis en ekzameno por altgrada eduko de plenkreskuloj. Pro lia bona konduto la fabriko pagis por lia dujara lernado en la Shandong-provinca Instituto de Kadroj de Agrikultura Administrado.

    Iun tagon de 1997 eksgvidanto de la cementa fabriko donis al li "Tagjhurnalon de Jinan" kaj diris al li, ke la provinco varbos shtatajn dungitojn kaj kamparanoj povos sin anonci al ekzameno por shtataj dungitoj de subgubernia nivelo. Kuraghigate de la gvidanto, li komencis necesan preparadon. Li brile sukcesis en la ekzameno kaj estis postenigita al la registaro de Duozhuang. Li laboris kiel sekretario, partia vicsekretario k.a. En oktobro de 2000 la urbo Zhangqiu fondis Sintezan Leghopraktikan Buroon de Urba Administrado kaj intencis varbi 8 laborantojn kondiche, ke la sinanoncantoj devas havi shtatdungitan kvalifikitecon. Li refoje trapasis la ekzamenon.

    Rememorante la spertajhojn, Lü Yonggang diris: "Tio estas pruvo por valoro kaj talento de mia vivo. Shtatdungitoj devenintaj de la kamparo estas pli kompetentaj en kampara administrado. Mi kredas, ke en la estonteco iom post iom nulighos la limigo pro la loghanteco."

    Chi-jare la provinco disvastigis la ekzamenon por varbi shtatajn dungitojn al la gubernia nivelo. 1413 kamparanoj sin anoncis por 270 postenoj.

    La nova maniero de varbo de shtataj dungitoj estas praktikata tra la tuta Chinio. Nekompleta statistiko raportas, ke de 1996 sume 17188 kamparanoj trapasis la ekzamenon kaj farighis shtataj dungitoj.

Malfruighinta justeco

    Rompi limigon pro loghanteco kaj doni al la kamparanoj shancon de justa konkuro, tio estas granda rompo al la maniero de enoficigo.

    23-jara Dang Hua diplomighis el la Radio-Televida Universitato de Jinan (chefurbo de Shandong-provinco), sed shi ne povis trovi oficon pro tio, ke shi estas kamparanino. Post diplomigho shi taglaboris en urbo, shanghis laboron trifoje kaj fine taglaboris en kompanio de trinkajhoj en Jinan. Shi diris, ke la plej malfacile tolerebla por shi estas tio, ke oni nomas shin kamparanino.

    Informighinte, ke kamparanoj povas ekzamenighi por shtataj dungitoj, shi decidis partopreni en la ekzameno. En septembro shi sukcese trapasis la ekzamenon kaj farighis unu el la 3 kamparanoj, kiuj sukcese trapasis vid-al-vidan ekzamenon. Rememorante tion, shi diris: "Ni deziras nur shancon egalrajtan al tiu de urbanoj. Mi esperas, ke iun tagon en la estonteco ekzamenigho de kamparanoj por shtatoficistoj ne estos sensacio."

Kompletigi justan sistemon de merkato

    Gheneraldire, la nunaj kamparanoj de Chinio estas ne simplaj terkulturistoj, sed novtipaj laboruloj kleraj kaj lertaj en entreprenado kaj administrado.

    La Departemento de Laboro kaj Personaro de Shandong-provinco montris materialon: enketado pri la 41 shtataj dungitoj de subgubernia nivelo elektitaj el kamparanoj en 1997 atestis, ke ili laboris distingighe pro sia sperto akirita en ilia multjara kampara vivo.

    Shandong permesis al kamparanoj ekzamenighi por la ofico de shtata dungito, kio vekis komentarion de jhurnalo: "Tia praktiko havas profundan signifon por kompletigi la sistemon de merkata justeco de socialisma merkata ekonomio kaj stimuli la strukturan konstruadon de merkata ekonomio."

    Portempe la chinaj kamparanoj ankorau ne povas ekzamenighi por la ofico de shtata dungito de provinca nivelo, sed fakte la pordo de la shtataj institucioj jam malfermighis al la kamparanoj. Lau koncernaj difinoj, shtataj dungitoj povas libere intershanghighi lau malsamaj postenoj, malsamaj niveloj kaj malsamaj funkcioj. Se ili laboras elstare, ili povas esti elektitaj kaj senditaj al pli alta institucio de registara administrado. Cetere, kun senchesa profundigho de reformado de sistemo de loghanteco, la kamparanoj povos ekzamenighi por farighi shtataj dungitoj de pli altaj niveloj. Sekve pli-malpli frue komplete malfermighos la pordo de shtataj dungitoj al la kamparanoj.