Je
9:58 de la 21-a de februaro lau la pekina tempo la aviadilo
de George W. Bush, prezidanto de Usono, atingis Pekinon, kaj
li komencis viziti Chinion por 2 tagoj.
En
Lianhua-salono de Shangrila-hotelo starighis gazetara centro
por raportado pri vizito de Bush al Chinio. Antau unu semajno
laborantoj ekokupighis pri la preparado. La centro liveras
multe da materialoj pri lia vizito. Tio estas la dua intervidigho
de la prezidantoj de Chinio kaj Usono post APEK de oktobro
en 2001 kaj vekas grandan intereson de jhurnalistoj en kaj
ekster Chinio. Ankau la gazetara centro de la Blanka Domo
de Usono starighis en Shangrila-hotelo.
|