En
la 21-a de februaro usona prezidanto George W. Bush ekvizitis
Chinion. En la Popola Halo de Pekino okazis interparolo inter
li kaj china prezidanto Jiang Zemin. Ili intershanghis opiniojn
pri Taiwan, prevento de difuzo de milita afero, situacio de
la Mez-oriento, komerco inter Chinio kaj Usono, batalo kontrau
internacia terorismo, religia kredo ktp. Post la interparolo
ili akceptis intervjuon de jhurnalistoj kaj respondis iliajn
demandojn. Ili havis saman opinion, ke en la kuranta shanghighema
internacia situacio Chinio kaj Usono, kiel influhavaj landoj,
devas plifortigi dialogon kaj kunlaboron, konvene trakti malsamecon
de opinioj kaj kune antauenpushi konstruajn rilatojn inter
si. Bush emfazis la politikon de unu Chinio kaj gravecon de
observo de la 3 komunikoj de Chinio kaj Usono. Dume Jiang
Zemin akceptis inviton de Bush. Li vizitos Usonon en oktobro
chi-jare.
|