La
22-an de februaro lau la pekina tempo china chefministro Zhu
Rongji interparolis kun usona prezidanto George W. Bush kaj
kune matenmanghis.
Poste,
akompanate de Hu Jintao, vicprezidanto de Chinio, Bush faris
paroladon en Qinghua-universitato. Li retrorigardis la historion
de rilatoj inter Chinio kaj Usono kaj miris pro la granda
shanghigho de Chinio. Li opiniis, ke Chinio farighos unu el
la plej vivoplenaj kaj kreemaj landoj. En la parolado li tushis
problemojn rilate al familio, religia kredo, elmigrado kaj
batalo kontrau internacia terorismo. Li emfazis la gravecon
de kunlaboro en edukado kaj kulturo inter Usono kaj Chinio.
Post la parolado li respondis demandojn de studentoj de Qinghua-universitato.
Posttagmeze li kun sia edzino vizitis la Grandan Muron. Je
la 16-a horo li foriris de Pekino.
|