Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Grandioza laboro farata en regiono superakvota por konstrui akvokonservejon

    Antau nelonge kun granda eksploda bruo en Fengjie-gubernio komencighis bonordigado en la regiono superakvota por konstrui la akvokonservejon de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero.

Komencigho de bonordigo de la superakvota regiono

    La regiono superakvota okupas pli ol 1000 kvadratajn kilometrojn, kovrante 20 guberniojn de Chongqing kaj Hubei.

    Sub la akvonivelo de 175 metroj en Chongqing che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni devas forigi konstruajhojn de ch. 30 milionoj da kvadrataj metroj, superakvi 8827 hektarojn da fruktarbaroj kaj multajn rubejojn, necesejojn, hospitalojn kaj tenejojn de venenajhoj. Por akvopolucia regado necesas malkonstruo kaj bonordigo de konstruajhoj superakvotaj. La higiena profilaktika departemento antisepsos la malkonstruitajn loghejojn por eviti epidemion post konstruigho de la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero. La bonordigo de la akvokonserveja fundo sekurigos navigacion sur la akvokonservejo.

    La bonordigo de la akvokonserveja fundo finighos antau marto de 2003. Junie de 2003 tiu parto sub la akvonivelo de 135 metroj komencis ricevi akvon, kaj nun oni devas forigi 1.7 milionojn da tunoj da rubo kaj domojn de 13 milionoj da kvadrataj metroj. Chinio jam investis centojn da milionoj da juanoj por tiu laboro.

Granda transloghigo de loghantoj kaj malkonstruo de domoj

    La eksplodo che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero finis la malnovan vivon de la loghantoj kaj komencis la novan. Sukcese transloghigi sufiche grandan parton de la loghantoj che la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero kaj havigi al ili bonajn vivkondichojn estas grava premiso de la bonordigo de la akvokonserveja fundo.

    En Fengjie-gubernio estas 50 mil loghantoj, kiuj devas transloghighi antau junio de 2003, kiam komencighos elektroproduktado de la akvokonservo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero. Nun pli ol 40 mil loghantoj jam transloghighis au preparis tion. En la nova gubernia urbo de Fengjie jam starighis butikoj, plansetlejoj kaj registaraj oficdomoj. La domdekoraj kaj trafikaj kompanioj de la urbo nun estas tre prosperaj.

    La transloghigo de la loghantoj che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero plenumighas en 4 periodoj. La periodo 1993-2003, komencita de transloghigo de loghantoj kaj finita per ekproduktado de elektro en la akvokonservejo, estas la chefa. Dum tiu periodo devas transloghighi pli ol 500 mil loghantoj che la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, kio influos la akuratan ekfunkciigon de la akvokonservejo.

    Ghis la fino de 2002 finighos la transloghigo de loghantoj.

Kapablo de la china registaro por transloghigo de la loghantoj che
la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero


    Laukalkule la totala nombro de la transloghighantaj loghantoj che la akvokonservejo atingos milionon. Antaue oni timis, ke Chinio ne povos plenumi la plej grandan transloghigon de loghantoj por konstruo de akvokonservejo en la monda historio. Sed la eksplodo kaj la parte plenumita transloghigo montras, ke Chinio kapablas solvi tiun malfacilan problemon en la mondo.

    En la komenca periodo de la transloghigo respondeculoj por tiu kreiva laboro proponis kombinon de ekspluato kaj transloghigo. Nun Chinio jam investis ch. 3.8 miliardojn da usonaj dolaroj por konstrui fruktghardenojn, scienc-teknikajn agrikulturajn bazojn, entreprenojn kaj plansetlejojn, por ke modernaj urboj aperu unu post alia.

    Lastatempe Chinio praktikis 2 gravajn politikojn: uzi pli ol 1.2 miliardojn da usonaj dolaroj por plibonigi la ekologian medion kaj 500 milionojn da usonaj dolaroj por trakti geologiajn katastrofojn. La politikoj metos bazon por la daura disvolvigho de la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero.