Ghenerala
sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de
Chinio (KPCh) Jiang Zemin faris gravan paroladon en la sesio.
La
sesio alte taksis la paroladon de Jiang Zemin en la kunveno
memore la 80-an datrevenon de la naskigho de KPCh kaj opiniis,
ke la parolado chiuflanke retrorigardis kaj sisteme resumis
la gloran historion kaj fundamentan sperton de la partio en
la pasintaj 80 jaroj kaj profunde pritraktis la sciencan enhavon
de la grava penso de la "Tri Reprezentoj" kaj pluapashe
pritraktis la historian taskon kaj la celon de la partio en
la nova jarcento. La sesio opiniis, ke la parolado estas programeca
marksisma dokumento, kiu havas gravan kaj profundan signifon
por chiuj laboroj de la partio kaj shtato.
La
sesio plene analizis la novajn situacion kaj taskon de la
partio en la nova jarcento. Ghi opiniis, ke estas ghustatempa
kaj necesa la atentema studo pri konstruado de la partia stilo.
La
sesio aprobis la "Decido de la Centra Komitato de KPCh
pri Plifortigo kaj Plibonigo de la Konstruado de la Partia
Stilo"
La
sesio diskutis kaj aprobis la "Rezolucio pri Okazigo
de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh" kaj decidis, ke
la kongreso okazu en la dua duonjaro de 2002 en Pekino.
|