Antautagmeze de la unua de julio,
la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio okazigis
solenan kunvenon en la Popola Halo, Pekino, por celebri la
80-an datrevenon de la naskigho de la Komunista Partio de
Chinio.
Jiang
Zemin, ghenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Chinio, faris gravan paroladon en la kunveno. En
sia parolado li sisteme resumis la sukcesojn kaj spertojn
de la partio en la pasintaj 80 jaroj, komplete klarigis la
sciencan enhavon de la grava penso pri la "tri reprezentadoj"
kaj pluapashe difinis la historiajn taskojn kaj celon de la
partio en la nova jarcento.
Jiang
diris, ke en la nova jarcento la gravaj historiaj taskoj de
la partio estas daure antauenpushi la modernigan konstruadon,
plenumi la grandan aferon unuigi la patrion, defendi la mondpacon
kaj akceli la komunan disvolvighon. Vizaghe al la profunda
shanghigho de la en- kaj eksterlanda situacio, la partio devas
sekvi la progresan tajdon de la mondo, unuigi kaj gvidi la
popolon de chiuj nacioj de Chinio, firme teni la shancojn,
akcepti la defion kaj komplete plenumi tiujn tri historiajn
taskojn. Por tio oni devas senshancelighe plenumi la postulojn
de la "tri reprezentadoj".
La
chefa enhavo de la "tri reprezentadoj" estas: la
Komunista Partio de Chinio devas chiam reprezenti la postulojn
de la progresa produkta forto de Chinio en ghia disvolvigho,
reprezenti la evoluan direkton de la progresa kulturo de Chinio
kaj reprezenti la fundamentajn interesojn de la plej vasta
china popolo. Tio estas fundamento por ekzisto de la partio,
bazo de la regado kaj fonto de la forto. Tio montris ankau
la fundamentajn postulojn por komplete akceli konstruon de
la partio, senchesa akcelo de la renovigo de la teorioj, sistemoj,
sciencoj kaj teknikoj kaj gajni novajn venkojn en la konstruo
de la socialisma afero kun chinaj karakterizajhoj.
|