Je
10:40 de la 15-a de aprilo krashis aviadilo Boeing 767 de
la China Internacia Aviada Kompanio che Pusan-flughaveno de
Koreio.
La
aviadilo n-ro B2552 ekflugis je 8:37 de la 15-a en la Pekina
Internacia Flughaveno. Post 2 horoj ghi devus atingi Pusan-flughavenon,
sed la loko estis vualita de densa nebulo. Je 10:40 la aviadilo
krashis frapinte sin kontrau monteton che Pusan-flughaveno.
En la aviadilo estis 3 pilotoj, 8 konduktoroj kaj 155 pasagheroj,
inkl. 135 koreojn, 19 chinojn kaj 1 uzbekon. Nun trovighas
39 postvivantoj de la katastrofo.
Informighinte
pri tio, china prezidanto Jiang Zemin kaj china chefministro
Zhu Rongji instrukciis, ke rilataj chinaj departementoj aktive
kunlaboru kun Koreio por savado kaj enketo. Dume ili konsolis
la familianojn de la mortintoj kaj vunditoj. La laborgrupo
el la China Civila Aviada Buroo kaj China Internacia Aviada
Kompanio jam atingis Koreion en la sama tago.
***________________
***_________________***
La
Ghenerala Buroo de la China Civila Aviado konigis la 18-an
de aprilo, ke la laborgrupo de ghi kaj la China Internacia
Aviada Kompanio jam komencis enketadon kaj traktadon de la
aviadila akcidento de la 15-a de aprilo en Koreio. La nigra
skatolo de la aviadilo jam transportighis en Seulo. En la
antautagmezo de la 19-a la enketa grupo organizita de Chinio,
Koreio kaj Usono jam komencis malchifri la koncernajn materialojn.
Sub
la gvido de la chefo de la China Internacia Aviada Kompanio
parto de la grupo atingis Koreion kaj antau chio vizitis familianojn
de la viktimoj kaj esprimis sian profundan kondolencon al
iliaj familianoj. La 17-an de aprilo la grupo iris al hospitalo
kaj vizitis la 22 vunditojn. La grupo anticipe donos nombron
da kompensaj monsumoj por sepulto. Ghi jam aranghis funebran
salonon en Pusan. Krom tio ghi faras ankau aliajn aferojn.
Samtempe kun tio la China Popola Asekura Kompanio komencis
kompenson al la aviadila akcidento.
|