Je
15:30 de la 25-a de majo lau la pekina tempo aviadilo CI611
de la Taiwan-a China Aviada Kompanio, flugante de Taibei al
Hongkong, eksplodis en la aero kaj krashis super maro che
Penghu. En la aviadilo estis 225 pasagheroj, inkl. 15 personojn
el la landinterno de Chinio, Hongkong kaj Makao.
Post
la krasho Taiwan sendis helikopterojn kaj militshipojn al
la maro por savado. La Centro de Surmara Savo de la Trafika
Ministerio de Chinio sendis savshipojn, kunagante kun la China
Savcentro de Taiwan. 30 horojn post la savado oni trovis 83
kadavrojn. Dume oni ricevis informon pri la 2 nigraj kestoj.
|