Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Chinio zorgas pri malrichuloj

    La nocio "malforta homgrupo" legighas unue en la laborraporto de la china registaro de 2002. Ghi donas gravan informon al la publiko, ke tiuj homgrupoj estas multe atentataj de la registaro.

    Konfesi ekziston de malfortaj homgrupoj kaj doni al ili grandan prizorgon estas grava progreso de la socio de Chinio.

Kiujn ampleksas la malfortaj homgrupoj?

     La tiel nomataj malfortaj homgrupoj ampleksas tiujn, kiuj havas kompare grandan malfacilon en kreo kaj kolekto de richajhoj, dungigho kaj minimuma vivkapablo. Lau la opinioj de diversaj sociaj rondoj, ili estas chefe kamparanoj, kiuj ankorau ne liberighis de malricheco, urbaj handikapuloj, senlaboruloj kaj malrichuloj, parto de maljunaj homoj, kamparanoj laborantaj en urbo kaj frue emerighintaj laboristoj de shtataj entreprenoj kaj homoj atakitaj de katastrofoj.

    La china registaro alprenis diversajn metodojn por helpi tiujn homojn. Sed pro transformigho de la china ekonomio kaj socio, restas granda nombro da homoj malmulte enspezantaj. Nun en la tuta lando estas 10-30 milionoj da urbanoj en malricheco kaj alia parto ne povas ghui garantion de la plej minimuma vivnivelo. En la chinaj kamparoj 30 milionoj da homoj ankorau ne liberighis de malricheco. Tiuj homoj havas grandan malfacilon en la chiutaga vivo, dungigho, kuraco kaj edukado.

Perfektigi la sistemon

     Kvankam la china registaro faris grandan penadon por helpi la malfortajn homgrupojn kaj mildigi la sociajn konfliktojn kaj rimarkinde sukcesis, tamen sub nova cirkonstanco la nuna sistemo ankorau ne povas doni sufichan kaj efikan garantion al la malfortaj homgrupoj kaj oni devas perfektigi la politikon por helpi la malalte enspezantajn homgrupojn.

    En la urboj la china registaro praktikas asekuran sistemon por senlaboruloj kaj garantian sistemon por minimuma vivnivelo. La asekura sistemo pri senlaboruloj ankorau ne ampleksas chiujn homojn, dum la dua sistemo kvankam progresas rapide, tamen realighas chefe pere de la lokaj registaroj. Pro diferenco de la ekonomia disvolvigho en malsamaj lokoj, la normo de la garantio decidighas chefe de la lokaj registaroj lau la tiea financa povo kaj plie, la garantio pri minimuma vivnivelo koncernas nur bezonon de vestajhoj kaj manghajhoj, sed ne kovras kuracadon kaj edukadon.

    Kvankam la multjara batalo kontrau malricheco jam liberigis multajn homojn de malricheco en la kamparo, tamen en ekonomie postighintaj regionoj ankorau trovighas multe da homoj, kiuj vivas sub au chirkau la minimuma vivnivelo. Por ili portempe mankas stabila helpsistemo. En la unuaj jaroj post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo agrikulturo eble alfrontas seriozan defion, se oni ne faras ghustatempan politikan reordigon, la nombro de malrichaj kamparanoj daure kreskas kaj ilia malricheco seriozighas.

    Zhu Rongji, chefministro de la Shtata Konsilantaro de Chinio, diris en la registara laborraporto, ke la registaro devas perfektigi la asekuran sistemon pri senlaborigho, plifirmigi la konstruon de la garantia sistemo por ke chiuj malrichaj urbanoj havu garantion de la minimuma vivgarantio. En la Tutlanda Popola Kongreso kaj China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco oni alvokis, ke la registaro kiel eble plej baldau ellaboru leghojn pri socia garantio, socia helpo kaj socia bonstatigo, tiel ke la shtato povos efike protekti la malfortajn homgrupojn per leghoj.

Pliigi investon

    En Chinio la fonduso por helpi malfortajn homgrupojn devenas chefe de la financa enspezo de la shtato, socia bonstatiga imposto de entreprenoj, bonstatiga loterio kaj socia kaj individua mondonaco. En 2002 la financa departemento de la centra registaro decidis asigni 86 miliardojn da juanoj por la socia garantio, kiu kreskis je 28% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Por solvi la malfacilon en la chiutaga vivo de la malalte enspezantaj urbanoj, la shtata konsilantaro decidis asigni 4.6 miliardojn da juanoj, tio estas duobla de tiu en la pasinta jaro. Krom tio la shtato decidis asigni 51.2 miliardojn da juanoj por subvencii emeritulojn kaj senlaborulojn el shtataj entreprenoj.

    En la lastaj jaroj la china registaro donis pli kaj pli grandan atenton al la malrichaj urbanoj kaj precipe en 2001. Komence de 2001 nur 4 milionoj da malrichaj urbanoj ghuis la garantion de minimuma vivnivelo, sed fine de la sama jaro la nombro kreskis al 11.2 milionoj. Por la socia garantio la centra financa departemento elspezis monsumon 5.18-oble pli multan ol tiu en 1998.

    Malgrau tio restas granda diferenco inter la elspezo kaj bezono, kaj pro tio la diversnivelaj registaroj kaj sociaj rondoj donis helpon.

Edukado kaj kuracado por malfortaj homgrupoj

     Direktoro de Guangqumen-mezlernejo, Pekino, diris, ke la plej gravaj malfaciloj por malfortaj homgrupoj estas kuraco kaj edukado de infanoj.

    La ekonomia malricheco ghenerale devenas de kultura mizereco. Pro tio multaj familioj vivis malriche de generacio al generacio. Por shanghi tion la plej efika metodo estas edukado. Multaj urbanoj kvankam vivas malfacile, ili tamen faras chion eblan por kulturi siajn infanojn cele liberigi sin de malricheco.

    Guangqumen-mezlernejo havas specialan klason por malrichaj lernejanoj subvenciataj de la socio. En la pasintaj 7 jaroj diplomighis 4 klasoj, kiuj senescepte eniris en superan lernejon post ekzameno kaj 96% el ili nun studas en gravaj universitatoj kaj 6 eksterlande.

    Ankau kuraco de malalte enspezantaj homoj estas urghe solvenda problemo.

    En Kantono estas praktikata garantia sistemo por fundamenta kuracado al malrichaj urbanoj, kio iagrade mildigis ilian malfacilon en kuracado. La filantropiaj asocioj de la urbo kaj distriktoj chiu havas sian filantropian klinikon, che kiu malrichaj urbanoj ricevas senpagan kuracon. De 1995 ghis nun 50 mil urbanoj estis kuracataj senpage. En 2002 la urba registaro asignis 10 milionojn da juanoj por kuraco de malrichaj urbanoj.

    La unua china filantropia hospitalo naskighos en Xinjiang. Nun chiuj kondichoj estis jam pretigitaj kaj oni atendas nur sankcion de koncerna departemento de registaro. La Xinjiang-a Filantropia Asocio prenos tiun hospitalon kiel ekzemplon kaj poste popularigos ghin tra la tuta regiono kaj kreos la medicinan garantian sistemon por la malfortaj homgrupoj en Xinjiang. La sociaj rondoj de Xinjiang multe subtenas ghin. Multaj emerighintaj medicinistoj volonte laboros por la filantropia afero kaj iu banko decidis pruntedoni 20 milionojn da juanoj al ghi. Pluraj entreprenistoj kaj establajhoj volas monhelpi ghin.

Liveri pli da laborshancoj

    Chio chi tio povas helpi malrichulojn nur portempe, sed por radikale liberigi ilin de malricheco oni devas liveri al ili laborshancon.

    Por helpi la malfortajn homgrupojn la registaro praktikos aktivadon por denove ilin laborigi. Ekz. kiam iuj geedzoj samtempe senlaborighis, au malrichaj homoj kun malforta kapablo au relative granda agho perdis laborpostenon, tiaokaze la registaro elspezas al entreprenoj por ke tiuj engaghu la supre menciitajn malrichajn homojn. En Shanhajo la registaro decidis per aparta metodo helpi senlaborighintajn pli-ol-40-jarajn virinojn kaj pli-ol-50-jarajn virojn en ilia denova postenigho.