La
4-an de junio, kun neniu ekzamena rezulto la Agrikultur-Forstuma
Ministerio de Koreio deklaris, ke la anasajhoj eksportitaj de la
Unuigita Kompanio de Viandbirdoj Daying de Shanhajo, Chinio, entenas
gripan viruson kaj pro tio ghi malpermesas enkonduki el Chinio kortobirdojn
kaj iliajn produktajhojn ekde la sama tago. Lau informoj liveritaj
de Koreio ankau la koncerna departemento de Japanio deklaris, ke
de la 8-a de junio ghi chesas importi chinajn kortobirdojn kaj iliajn
produktajhojn. Gao Yan, proparolantino de la Ministerio de la Ekstera
Komerco de Chinio, diris la 9-an de junio, ke la decido de Koreio
kaj Japanio estis farita sen bazoj scienca kaj fakta kaj ilia decido
estas neserioza kaj nerespondeca.
Shi diris,
ke la china registaro chiam donas grandan atenton al la prevento
kaj kuraco de la kortobirda gripo kaj faras popularan ekzamenon
kaj kontroladon en la tempo difinita kaj nedifinita kaj chiuj kortobirdoj
trapasis rigoran kvarantenon kaj la jara nombro de kvarantenantaj
specimenoj superas milionon. La rezulto montras, ke en Chinio oni
ankorau ne trovis la gripan epidemion de kortobirdoj H5N1. La spura
inspektado kaj ripetfoja ekzameno al la produktejo kaj prilaborejo
de vivaj kortobirdoj kaj sub Unuigita Kompanio Daying, montris,
ke oni neniam trovis la epidemion, tial la kompleta malpermeso de
Koreio kaj Japanio pri importo de chinaj kortobirdoj kaj iliajn
produktajhoj estas tute senbaza, nek konforma al la internaciaj
reguloj. Chinio firme kontrauas al tio.
Gao emfazis,
ke Chinio postulas, ke Koreio kaj Japanio devas refoje konsideri
pri sia decido lau la principoj scienca kaj justa por kiel eble
plej rapide solvi la problemon pri importo de chinaj kortobirdoj
kaj iliaj produktajhoj.
|