En
la lastaj jaroj ni legis raportajhojn pri familia perforto:
edzo torturis edzinon, edzino murdis edzon, gepatroj molestis
infanon, filo au filino kruele vundis gepatrojn, gefratoj
malamikighis... Hejmo devas esti sekura haveno kontrau la
shtormo de la strecha socia vivo kaj agrabla edeno ekster
la komplikaj homaj interrilatoj. Sed por iuj homoj ghi shajnas
purgatorio plena de suferoj au amfiteatro de batalo inter
vivo kaj morto. Chu tio ne estas tragedio en la homa socio?
Kiel socia
fenomeno, familia perforto ekzistas dum longa tempo, sed ghi
estas neglektata pro sia kashigho en alia flanko de familio.
Ghi okazas chefe kontrau virinoj, kaj ghiaj formoj estas diversaj:
korpa kaj spirita torturado, seksa ofendo k.a. Iuj ech kredas,
ke familia perforto estas ghemela al familio. Pro sia ofteco
familia perforto jam farighis ghenerala, ne eksterordinara
fenomeno de la socio. Sed nia socio evoluas, kaj la vundo
de la korpo kaj spirito de homoj kaj malkvietigo de la socio
pli kaj pli multe vekis la atenton de la sociologoj kaj la
publiko. Jen kial oni povas legi pli kaj pli multe pri tiu
afero en amaskomunikiloj.
"KIU NE
BATAS SIAN EDZINON?!"
Mi turnis
mian atenton al familia perforto en 1995, kiam mi konatighis
kun juna sinjorino Ye, kiu loghis kun mi en sama chambro en
hospitalo. Shi venis de la kamparo de Hebei-provinco. Shi
estis serena kaj laboris en granda auto-dekorejo en Pekino.
La hospitalo estis proksima al shia laborejo kaj preskau chiuvespere
shin vizitis shiaj kamaradinoj. Ankau shia edzo dungighis
al la dekorejo, sed malofte vizitis shin, kaj se li venis,
li chiam sidis mallongan tempon kaj chiufoje postulis de shi
monon. Kaj shi kelkfoje plendis antau mi: "Franjo, vi ja vidas,
chiuj estas amikaj al mi, sed li..."
Ye diris
al mi, ke ili geedzighis pere de svatado. Antau la geedzigho
shi sciis nur, ke li havas bonajn familiajn kondichojn. Sed
post la geedzigho shi trovis, ke li estas mallaborema. Li
konsumis la tutan monsumon perlaboritan en la urbo, kaj por
sin kuraci shi prunteprenis monon de la mastro.
Mi konsilis,
ke shi rebonigu sian edzon per ofta interparolado, sed shi
ridis je mi: "Franjo, chu la viroj auskultas nian admonon?
Jam estas feliche, ke li ne insultas min."
"Kial vi
ne eksedzinighas?"
"Mi neniam
kuraghas tion pensi. En nia hejmloko eksedzigho estas granda
honto."
Mi chagrenighis
pro shia situacio, kaj shi tamen konsolis min: "Multaj kamaradinoj
en la hejmloko envias min, ke mi povas labori en urbo kune
kun li, kaj krome li malofte batas min."
"CHu tio
jam sufiche kontentigas vin, ke li malofte batas vin? CHu
en via hejmloko la viroj kutime batas sian edzinon?"
"Franjo,
kredeble vi malmulte scias pri la kamparo. Kiu ne batas sian
edzinon?! Oni malestimas virojn, kiuj ne batas sian edzinon."
Mi estis
surprizita. Antaue mi audis, ke viroj en la kamparo emas bati
sian edzinon. Artikolo de iu universitata profesoro profunde
impresis min. En sia artikolo li rememoris, ke en nordorienta
CHinio, kiam la viroj laboris surkampe, ili ofte babilis pri
la sperto en ofendo al edzino kaj fieris, ke ili estas kuraghaj
au lertaj en batado de sia edzino. Sed lau mia imago tio devis
resti en la historio, antau almenau 20 jaroj. Se mi ne konatighus
kun Ye, mi jam kredus, ke la ideologio de la kamparanoj radikale
shanghighis kune kun la disvolvigho de la ekonomia reformado.
Poste mi
komencis doni atenton al koncernaj raportajhoj kaj certighis,
ke serioza estas familia perforto. Ghi okazas ne nur en la
kamparo, sed ankau en la urboj; ne nur en Chinio, sed ankau
en multaj aliaj lokoj de la mondo. Chiuja Federacio ricevas multajn akuzajn leterojn, kaj 17% de ili
rilatas al familia perforto. La Pekina Virina Federacio foje
raportis per statistiko, ke familia perforto kontrau edzino
okazas en chiuj socitavoloj kaj chiuj profesioj, kaj inter
la batitaj edzinoj trovighas shtatoficistinoj kaj universitataj
instruistinoj. En sia libro china sociologo s-ino Li Yinhe
raportis, ke 95% de la suferantoj de familia perforto en Usono
estis virinoj; en Francio 2 milionoj da virinoj estis molestataj
de viroj; en Germanio 4 milionoj da virinoj estis torturataj
de sia edzo; kaj statistiko el Israelo diras, ke la ofendataj
virinoj vivas kiel en prizono izolita de la ekstera mondo.
Familia perforto, kiel nekonata epidemio, infektas la tutan
mondon.
KIAM FINIGHOS
FAMILIA PERFORTO?
De kiam
la Najroba Strategio alvokis batali kontrau perforto al virinoj,
la registaroj kaj precipe la virinaj societoj de diversaj
landoj donis pli kaj pli grandan atenton al familia perforto
kaj analizis de diversaj flankoj tiun fenomenon. Iuj opiniis,
ke tion kauzis anormala psiko de malgranda parto de la homoj.
Sociologoj analizis, ke tion kauzis deprimigho post malsukceso
kaj sufokigho pro la klasaj diferencoj de la socio: al perforto
emas tiuj homoj, kiuj ne povas atingi sian celon, au trovighas
en relativa au absoluta malricheco, au loghas en malbonega
domo, au havas malbonajn laborkondichojn, au ne havas okupon...
Eble tiu analizo komprenigas, kial familia perforto okazas
en la suba tavolo de la socio.
En Chinio
oni ne surprizighas pro familia perforto dum longa tempo,
influate de tradicia koncepto. Dum miloj da jaroj regis la
koncepto pri absoluta rego de edzo super edzino, absoluta
rego de patro super filo kaj humiligho de virino antau viro.
Kaj la slogano "Viro kaj virino estu egalrajtaj" havas historion
de malpli ol 100 jaroj. Same kiel Ye, multaj rigardas batadon
de edzo al edzino kiel kutiman agon, kaj shi ech sentis felichon,
ke shia edzo malofte batas shin. SHia sinteno estas tipa en
la kamparo de CHinio, malgrau ke shi havas mezgradan klerecon.
Kaj en Chinio oni chiam pli akcentas la integran familion
ol la individuojn. Oni kutime prenas interbatadon au familian
perforton kiel internan aferon de familio kaj ne intervenas
en tian aferon. Cetere, chinoj emas kashi la "familiajn skandalojn".
Chio tio estas favora al la homoj, kiuj emas al familia perforto.
La batantoj rigardas sin pravaj, kaj la batitoj hontas konfesi
sian ofendighon. Iuj suferintoj ech mensogas, ke bluajhojn
che la okuloj faris ne la edzo, sed ili kontuzighis en alia
loko.
En la lastaj
jaroj, analizante familian perforton, oni pli kaj pli ofte
atribuas ghin al malforteco de la koncepto pri la homa rajto
kaj al malforteco de tiu pri legha sistemo, char ankorau multaj
chinoj pravigas sian batadon al la edzino. La Pekina Virina
Federacio donis ekzemplon: Iu virino venis al hospitalo pro
sia ostorompigho kauzita de batado de la edzo. Laboranto de
la federacio kritikis shian edzon, kaj chi tiu refutis: "Chu
mi malobservis la leghon, ke mi batis mian propran edzinon?"
Multaj el la suferintaj virinoj sin turnis al siaj kamaradinoj
au gepatroj por plendi au peti ilian protekton, sed malmultaj
el ili havis la ideon au kuraghon peti helpon de la legho.
Mia amikino, jhurnalistino, rakontis al mi hommortigon, kiun
shi raportis en sia jhurnalo:
Kamparanino
en Sichuan-provinco faris dekojn da hakoj al sia edzo, char
shi jam ne povis elteni lian kruelan batadon al shi kaj la
filino dum longa tempo. SHi estis kondamnita al morto. Chiuj
konantoj de shia suferego proparolis por shi, petante moderigi
la kondamnon al shi. Kaj shi konis la vorton "legho" nur post
sia enkarcerigho.
Fakte shi
jam multe penis por shanghi la konduton de sia edzo. SHi vane
petegis lin kaj ankau liaj gepatroj, la najbaroj kaj la vilaghestro
ne povis deadmoni lin de la oftega batado. SHi diris, ke shi
ne volis mortigi lin, sed shi havis neniun alian elirejon,
char shi jam ne povis elteni plu la kruelajhon de la edzo.
Hakante lin, shi ech ghojis, ke finfine shi kaj la filino
estos liberigitaj.
Mi kaj
mia kamaradino dronis en granda tristo.
KIEL HELPI
LA MALFORTAN SEKSON?
Analize
ghis la fino, suferantoj de familia perforto estas malfortuloj.
Ili bezonas prizorgon kaj helpon de la tuta socio rilate la
spiriton, korpon kaj materialon.
Multaj
homoj miris: Kial tiuj molestataj virinoj vole-nevole restas
en la hejmo plena de perforto? La respondo estas, ke ilia
memfido estis frakasita de perforto. Enketo montras, ke malvola
tolero kaj inerteco estas tipaj karakterizajhoj de la turmentataj
edzinoj. Batigho de virino havas tri stadiojn: Che la komenco
de batado shi surprizighas kaj penas eviti baton, poste shi
terurighas kaj chiamaniere penas plachi al la edzo, kaj fine
shi deprimighas kaj riprochas sin mem. Batado al virino kauzas
vundon kaj ech morton kaj kondukas al imitado de posteuloj.
Ofte okazas, ke ankau la infanoj estas molestataj kune kun
la patrino. Kiam ili elkreskas, ili ankorau vivas en tia situacio.
Por likvidi
perforton kontrau virinoj, la china registaro alprenis jenajn
rimedojn:
Unue, emfazi
la socian moron respekti kaj protekti la virinojn kaj oponi
kontrau diskriminacio al la virinoj, kondamni kaj puni chian
perforton atencantan la virinojn.
Due, kompletigi
specifajn, preventajn kaj administrajn leghon, sisteman regularon
kaj justican kontrolan sistemon, amplekse legalizi la defendon
de la virinaj rajtoj.
Trie, fortigi
al la virinoj la konscion pri legha sistemo, kuraghigi ilin
sin defendi per legha rimedo kaj levi ilian povon kontrau
perforto.
Kvare,
la registaro kaj la neregistaraj organizoj devas doni grandan
atenton al la plendo kaj akuzo de la virinoj, helpi la molestatajn
virinojn solvi malfacilojn kaj priparoli por ili. En la nuna
socio de CHinio parto de la turmentataj virinoj havas malgrandan
enspezon, tial ili ne povas facile akcepti eksedzighon, escepte
se ili havas elirejon. Se ili eksedzighos, ili perdos vivrimedojn.
Tiu homgrupo plej urghe bezonas helpon de la socio krom la
legha helpo.
Por moderigi
kaj fine likvidi familian perforton, estas necese altigi la
kvaliton de chiuj individuoj. Oni devas laudi la tradician
moralon de reciproka respekto kaj reciproka amo. La virinoj
devas esti memrespektaj kaj memstaraj kaj esti kuraghaj kaj
saghaj en sindefendo per la legho.
|