Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Shanghighoj en la vivo de chinaj urbanoj

Virino mastras familion

    La chi-foja enketado postulis, ke la enketotoj estu esencaj familiestroj, nome ili havas decidrajton pri la spezado de la familio. La enketado montris, ke 46.6% de la familiestroj estas viroj, kaj 53.4% estas virinoj, nome virinoj okupas pli multajn pocentojn de la familiestroj en la urboj. Tia fenomeno estas pli evidenta en la nordaj urboj, ke en la nordo 55.5% de familiestroj estas virinoj, dum en la sudo 51.3%. La rezulto de la enketado montris, ke kun la progreso kaj evoluo de la socio, malfortighas la china tradicia koncepto, ke viro mastras la familion.

Plialtighas la vivnivelo, grandighas la enspezo

    70% de la enketitoj opiniis, ke ilia vivo estas pli bona ol antau 5 jaroj. Antau 5 jaroj 25% de la urbanoj enspezis meznombre po pli ol 6000 juanojn jare, kaj nun 49%. En la lastaj 5 jaroj la nombro de la familioj, kies pokapa jara enspezo superis 10 mil juanojn, kreskis de 6.3% al 15.6%.

Plibonighas financo de pli multaj familioj

    Nun 55% de la urbaj familioj havas pli multe da obligacioj, akcioj, plasmono kaj kuranta mono ol antau 5 jaroj. 16.6% el tiuj familioj posedas duoblan financan posedajhon. 40.7% de la familioj prenis acheton de loghejo kiel la unuan elekton de la familia financa elspezo, kaj 13.8% de la familioj prenas pagon por vizitado de la infanoj al lernejo kiel la unuan elekton.

Shanghighis la konsuma strukturo de la familioj, kaj malmultighis elspezo pro nutrado kaj vestado

    Antau 5 jaroj duono de la enspezo de la urbanoj estis konsumita por nutrado kaj vestado (63.47%), sed nun malpli ol duono (49.19%). Inter la elspezoj de la urbanoj, krom tiuj por nutrado kaj vestado, pli multe kreskis tiuj por kuracado, telekomunikado, edukado kaj loghado.

Popularighas la grandaj hejmaj varoj

    Chu antau 5 jaroj chu nun, la unuaj tri plej popularaj grandaj hejmaj varoj estas televidilo, lavmashino kaj fridujo. La procentajho de popularigho levighis de 90% al 95%. En la venontaj 5 jaroj persona komputoro, poshtelefono, akvopurigilo, auto, videoregistratoro, telerolavmashino, entjera fotilo k.s. farighos plej preferataj varoj, kaj 17%-7% de la enketitoj montris la intencon acheti ilin.

Mallongighis kuirado, la manghajhoj farighis pli nutraj kaj sanigaj

     Antau 5 jaroj 50.4% de la familioj uzis 1 horon au pli longan tempon por preparado de vespermangho, sed nun la nombro de la familioj, kiuj uzas duonhoron au pli mallongan tempon por preparado de vespermangho, kreskis de 22% al 30.9%. La urbanoj pli akcentas la nutrecon kaj sciencan menuon de la manghajhoj kaj shatas naturajn kaj tonikajn manghajhojn.

Kvalito kaj fasono de vestoj pli akcentataj

    La enketitoj pli akcentas fasonojn de la vestoj (39.6%) kaj la kvaliton de materialoj de vestoj (37.2%).

Multe plibonighis urba trafiko, vojagho farighis pli facila kaj komforta

    90.5% de la urbanoj opiniis, ke altighis la facileco kaj komforteco de vojagho. La nombro de urbanoj, kiuj iris al laboro kaj lernejo per biciklo kaj autobuso, malmultighis de 84.4% al 74.5%. Nun pli multaj urbanoj iras al laboro kaj lernejo per motorciklo, miniautobuso, taksio kaj privata auto. La nombro de tiuj urbanoj kreskis de 3.5% antau 5 jaroj al 7.9%.

Plibonighis kondichoj por loghado

    Kompare kun antau 5 jaroj, 39.3% de la familioj havis loghejon pli grandan. En la lastaj 5 jaroj, la pokapa plank-areo kreskis de 14.5 kvadrataj metroj al 17.9, je 3.4 kvadrataj metroj pli multe. La nombro de la familioj, kies pokapa plank-areo estas pli ol 14 kvdrataj metroj, kreskis de 40.2% al 58.5%, kaj tiu de la familioj, kies pokapa plank-areo estas pli ol 20 kvadrataj metroj, kreskis de 20.2% al 35.2%.

Ekskurso en antauurbo kaj vizito al parkoj farighis preferataj amuzaj kaj ripozaj manieroj de la urbanoj

    Kompare kun antau 5 jaroj, multighis manieroj de amuzado kaj ripozado de la urbanoj. La plej shatataj estas: mallongdistanca antauurba ekskurso (41.3%); vizito al parko au kermesa amuzejo (40%); sportado (37.4%).

Iomete levighis la kontento pri la ofico, alta salajro farighis unua kondicho por dungigho

    22.3% de la profesiuloj pli kontentas je sia profesio ol antau 5 jaroj, kaj 17.9% -- malpli. 31.7% de la profesiuloj egale opiniis pri la nuna kaj antaua profesio. 8.1% -- malkontentis je la nuna profesio same kiel antau 5 jaroj. 57.1% de la profesiuloj prenis altan salajron la unua kondicho por sia dungigho, 8.8% de la profesiuloj prenis interrlatojn de la kolegoj la unua kondicho por sia dungigho, kaj 7.1% de la urbanoj prenis labor-asekuron kaj bonan bonstatigon" la unua kondicho por sia dungigho. Tio montris, ke nun oni pli multe konsideras enspezon, bonstatigon kaj harmonion en laboro, kaj ne tre akcentas la socian pozicion de la profesio kaj labordauron.

Shanghoj de la plej zorgataj aferoj en la vivo

    Antau 5 jaroj la urbanoj plej zorgis pri tri aferoj: "enspezo kaj nivelo de la vivo" (47.8%), "sanstato de la familianoj" (46.9%) kaj "areo de la loghejo" (31.2%). Sed nun oni plej zorgaa pri la aferoj: "sanstato de la familianoj" (53.2%), "socia stabileco kaj sekureco" (35.6%) kaj "enspezo kaj nivelo de la vivo" (35.3%).

Bona sano kaj gaja humoro farighis la plej preferataj en la vivo

    La urbanoj elektis kiel tri plej preferatajn aferojn antau 5 jaroj la jenajn: "richa vivo" (57.2%), "ghuo de bela tempo kun la familianoj" (48.2%) kaj "bona sano kaj gaja humoro" (48.2%). Kaj nun la urbanoj plej preferas la jenajn tri aferojn: "bona sano kaj gaja humoro" (49.7%), "richa vivo" (39.1%) kaj "senzorga vivo en maljuneco" (34%).

Kredita konsumo pli vaste akceptata

    Antau 5 jaroj 53.2% de la urbanoj "tute ne konsideris" kreditan konsumadon, kaj nun la nombro de tiaj urbanoj malaltighis al 27%. Kaj la nombroj de tiuj, kiuj "tute aprobas" au "povas provi", kreskis respektive de 19.7% kaj 7.1% al 25% kaj 20.7%. Krome la nombro de urbanoj, kiuj provis kreditan konsumon, kreskis de 2.3% antau 5 jaroj al 5.4%.

Malfortighis la inklino de monplaso, fortighis la koncepto de investo, kaj oni pli volontas konsumi

    Antau 5 jaroj urbanoj inklinis plasi monon, kaj 82% de la urbanoj intencis plasi la tutan au grandpartan superfluan monon. Nun ankorau estas granda la nombro (51.8%) de la urbanoj, kiuj intencas plasi la tutan au grandpartan monon. Sed kompare kun antau 5 jaroj, akre malmultighis la pocentoj, precipe la nombro de tiuj, kiuj intencas plasi la tutan monon, malaltighis de 37.1% al 9.5%, dum tiuj, kiuj intencas investi per la tuta au grandparta mono, kreskis kaj okupis 31.5%. 16.7% de la urbanoj intencis forkonsumi la tutan au grandpartan monon. Tio montris, ke malfortighis la inklino de monplaso, fortighis la koncepto de investo, kaj oni pli volontas konsumi.

Pli multaj homoj komencas konsideri proprapage turismi

    Por proprapage turismi, tiuj, kiuj "tute aprobis", okupis 41.5% antau 5 jaroj kaj 42.2% nun, kaj la shanghigho ne estas granda. Sed la nombro de tiuj, kiuj "komencasas konsideri", kreskis de 16.4% al 27.9%.

Multighis la homoj, kiuj en- kaj ellitighas malfrue kaj faras sieston

    Chu antau 5 jaroj, chu nun, 55% de la urbanoj ellitighis la 6-7-an matene. Sed kompare kun antau 5 jaroj, la nombro de urbanoj, kiuj ellitighas antau la 6-a, malmultighis de 24.4% al 19.7%.

    Kompare kun antau 5 jaroj, la nombro de urbanoj, kiuj enlitighas antau la 9-a kaj duono vespere, malkreskis de 17.1% al 9.4%, dum tiuj, kiuj enlitighas post la 11-a, kreskis de 19.5% al 30.1%, nome evidente multighis homoj malfrue enlitighantaj. Kompare kun antau 5 jaroj, la nombro de urbanoj, kiuj "neniam faris sieston", malkreskis de 30.6% al 24.4%. Tio montris, ke la ripoza kutimo de la urbanoj estas en shanghigho, ke pli multe da homoj elektis la kutimon malfrue en- kaj ellitighi, kaj parto de la urbanoj komencis fari sieston por kovri la nesufichon de dormo.

Individua vivmaniero kaj vivkutimo pli dependas de "mangho"

    Lau la individua vivmaniero kaj vivkutimo, pli ol duono de la urbanoj emfazas "manghon"por sia sano, sed neglektas korpo-ekzercon kaj regulan korpo-ekzamenon. 71% de la enketitoj estas "plenaj de optimismo rilate la vivon", 68.8% de la enketitoj "scias la devenon de la premo en la vivo", 63.9% de la enketitoj "legas gazetojn, jhurnalojn kaj librojn pri higieno", kaj 57.3% de la enketitoj estas "gajaj kaj kontentaj pri la vivo".