Vespere
de la 11-a de septembro lau la pekina tempo china prezidanto Jiang
Zemin telegrafis al usona prezidanto Bush koncerne la seriozan
surprizatakon al Novjorko kaj Vashingtono. La telegramo teksas
jene:
Kun
surprizigho mi informighis, ke la 11-an de septembro Novjorko
kaj Vashingtono estis serioze surprizatakitaj kaj homoj suferis
seriozan damaghon. En la nomo de la chinaj registaro kaj popolo
mi esprimas profundan konsolon al vi kaj pere de vi al la usonaj
registaro kaj popolo kaj esprimas kondolencon al la familianoj
de la mortintoj. La china registaro riprochas kaj oponas chian
perfortan agadon de terorismo.