Je
la 9-a horo de la 11-a de septembro, 2001, (lau la loka tempo)
la 110-etaghaj ghemelaj domoj de la Monda Komerca Centro, estis
frapataj de aviadiloj en la dauro de 18 minutoj kaj forte eksplodis.
En malpli ol unu horo tiuj du domoj, emblemo de Novjorko, ruinighis
unu post la alia.
Oni
terurighis. Post nelonge ankau Pentagono kaj la Parlamenta Monto
eksplodis. En densa fumo unu angulo de la domo de la Usona Chefstabejo
ruinighis. La Blanka Domo, Shtata Konsilantaro, Ministrejo de
Financo kaj aliaj gravaj registaraj organoj evakuighis. Oni scios
la konkretan nombron de la mortintoj kaj vunditoj iom pli malfrue.
Kiam
la Monda Komerca Centro estis duafoje atakita, usona prezidanto
Bush ordonis, ke la registaro mobilizu chiujn fortojn por helpi
la vunditojn kaj familianojn de la vunditoj kaj mortintoj kaj
fari kompletan enketon pri la afero kaj serchi la komplotintojn.
Li diris en la gazetara konferenco, ke Usono estas atakita de
teroristoj.
Post
kiam Pentagono en Vashingtono estis atakita, la usona registaro
ordonis fermi chiujn usonajn aerodromojn kaj postulis, ke chiuj
aviadiloj flugantaj de eksterlande al Usono returnu sin au surterighu
aliloke. Aviadiloj de usona aer-armeo haste levighis por bari
la vojon al chiuj aviadiloj, flugantaj al Vashingtono. Tio estas
senprecedenca en la usona historio.