Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Domo de la Monda Komerca Centro

    La Domo de la Monda Komerca Centro situis en la suda parto de la komerca kvartalo Manhattan, Novjorko. Ghi, la plej alta chielskrapanto en la urbo, imponis che marbordo.

    Per investajhoj de la havena administracio de Novjorko kaj New Jersey ghi ekkonstruighis en 1966 kaj finkonstruighis post 7 jaroj. Ghi, mondfama 110-etagha kaj 411 metrojn alta chielskrapanto, estis enskribita en la arkitektura historio de la mondo. Ghi konsistis el 5 konstruajhoj, el kiuj la chefa estas en formo de turoduo. La domo kun shtala framo estis konstruita el 78 mil tunoj da shtalo. Ghi havis kompaktajn shtalajn kolonojn ekstere, aluminiajn murojn kaj vitrajn fenestrojn. Ghi estis nomata ankau "fenestro de la mondo".

    Ghia oficeja areo estis 840 mil kvadrataj metroj. Tie povis labori 50 mil oficistoj kaj manghi 20 mil homoj. La domo estis luita de 800 entreprenoj de diversaj landoj. Tie estis komerca, informa kaj esplora centroj, servantaj al tiuj entreprenoj. En la 1-a, 44-a kaj 78-a etaghoj estis kompleto da komercaj servoj. En la domo funkciis 104 liftoj kaj subtere estis parko por 2 mil automobiloj. Al ghi kondukis ankau subtera fervojo. En la 107-a etagho estis belvidejo, kiu ebligis birdrigardon al la areo kun perimetro de 72 km. En la centro chiuj mashinoj estis regataj komputile. Oni nomis ghin kolektejo de la esencaj modernaj teknikoj.

    La 26-an de februaro, 1993, en la subtera autoparko de la ghemela domo de la centro okazis eksplodo, kiu mortigis 6 homojn kaj vundis pli ol mil homojn. Oni tiam diris, ke la okazajho estas la plej granda damagho kauzita de terorisma aktivado sur la usona teritorio en la historio. Pro tio la 110-etagha domo fermis sin por kelkaj semajnoj kaj la eksplodo kauzis ekonomian perdon de 550 milionoj da usonaj dolaroj.