Pentagono
estas sidejo de la usona chefstabejo. Char la domo estas kvinangula,
ghi ricevis la nomon Pentagono.
Pentagono,
22 metrojn alta el 5 etaghoj, kovras areon de ch. 2.34 milionoj
da kvadrataj metroj. Ghia totala konstrua areo estas 608 mil kvadrataj
metroj kaj la plank-areo - 344 mil kvadrataj metroj. Oni konstruis
ghin per 87 milionoj da usonaj dolaroj. La 15-an de januaro, 1943,
ghi finkonstruighis kaj maje de la sama jaro transdonighis al
uzado. Tie povas labori 23 mil homoj samtempe. Sude kaj norde
de la domo kushas autoparkoj por 10 mil automobiloj.
Septembre
de 1947 la la Nacidefenda Ministerio, iniciatita de prezidanto
Harry S. Truman, komencis ofici tie, kaj de tiam Pentagono farighis
simbolo de la usona chefstabejo. En la domo funkcias ankau aliaj
nacidefendaj departementoj, gvidataj de ghi.
En
la unua etagho funkcias banko, poshtoficejo, librejo, kliniko,
telegrafejo kaj vendejoj. En la dua etagho trovighas kunvenejo
de stabestroj, nomata animo de la Nacidefenda Ministerio. Tie
sternighas ora tapisho kaj pro tio oni nomas ghin Ora Halo. En
la tria etagho estas oficejo de la ministro de nacia defendo kaj
departemento de terarmeo. En angulo de la koridoro de la tria
etagho estas Heroa Halo, starigita memore la heroojn ricevintajn
medalon de plej alta honoro de post la Sendependiga Milito. Tie
pendas 3 mil kupraj tabuloj, kie legighas iliaj nomo, naskighloko
kaj biografieto. Tie estas ankau koridoroj memore George C. Marshall,
Dwight D. Eisenhower kaj Douglas MacArthur kun iliaj fotoj, militistaj
uniformoj, medaloj, pistoloj, dokumentoj subskribitaj de ili kaj
aliaj objektoj. En la kvara kaj pli alta etaghoj estas departementoj
de mararmeo kaj aerarmeo.
La
12-an de majo de 1993 la Ministerio de Internaj Aferoj de Usono
decidis, ke Pentagono estu la shtata historia emblemo.