Vespere
de la 12-a de septembro china prezidanto Jiang Zemin kaj usona
prezidanto George W. Bush interparolis telefone.
Bush
dankis Jiang pro lia mesagho de simpatio kaj kondolenco rilate
la teroristan atakon okazintan en Usono.
Bush
diris, ke la internacia terorismo estas serioza minaco por la
mondpaco. Li deziris kunlabori kun Jiang kaj aliaj gvidantoj de
la internacia socio en komuna batalo kontrau la internacia terorismo.
Li deziris ankau plifortigi kunlaboron en tiu chi laboro kadre
de la Konsilio de Sekureco de UN.
Jiang
diris, ke la surprizatako ne nur portis katastrofon al la usona
popolo, sed ankau defiis la sinceran deziron de la tutmonda popolo
al paco. La china popolo, samkiel la usona, forte kondamnas la
terorisman aktivadon.
En la nomo de la chinaj registaro kaj popolo Jiang refoje esprimis
profundan konsolon al la usonaj registaro kaj popolo kaj familioj
de la mortintoj. Li esprimis ankau profundan kondolencon al la
mortintoj.
Jiang
diris, ke la chinoj ege zorgas pri progreso de la sava laboro
kaj Chinio volontos doni bezonatajn subtenon kaj helpon al Usono.
Li kredis, ke gvidate de prezidanto Bush, la usona popolo certe
venkos la malfacilojn kaj kiel eble plej rapide restarigos la
ordon de la socio kaj vivo.
Jiang
diris ankau, ke Chinio volontos pliigi dialogon kun Usono kaj
la internacia socio kaj fari kunlaboron por kune batali kontrau
chia terorisma aktivado. Li deziris, ke la ministroj de eksteraj
aferoj kaj konstantaj delegitaroj en UN de la du landoj pliigu
sian interkonsilighon kaj kunlaboron.