Koncerne
la terorisman aktivadon en Usono, Zhu Bangzao, proparolanto de
la China Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris, ke la china registaro
ege zorgas pri la sekureco de usonanoj, kiuj laboras, komercas,
turismas kaj studas en Chinio.
Li
diris, ke la Chinaj Ministerioj de Eksteraj Aferoj, Ekstera Komerco
kaj Ekonomia Kunlaboro, Edukado kaj aliaj registaraj departementoj
jam esprimis sian sinceran konsolon al ili, kun promeso, ke Chinio
volontos helpi ilin en solvo de la malfaciloj. Chinio strechis
ankau sian gardadon de alilandaj ambasadorejoj, konsulejoj kaj
komercaj establoj por iliaj vivo kaj laboro..