Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


2 chinoj mortis en la terorisma atako en Usono

    Proparolanto Zhu Bangzao de la china Ministerio de Eksteraj Aferoj diris en la 13-a de septembro, ke ghis la 8-a horo de la 13-a de septembro, lau konfirmo, 2 chinoj viktimighis en la terorisma atako en Usono.

    Zhu diris, ke la viktimighintaj civitanoj estis geedzoj, 65-jara s-ro Zheng Yuguang kaj 61-jara s-ino Yang Shuyin. Ili flugis per la usona aviadilo de flugnumero AA77. Krome enlande oni anoncis morton de 32-jara s-ro Chen Xiaobing kaj perdighon de 41-jara s-ro Wang Weibin.

    Zhu diris, ke en la ghemelaj domoj de la Monda Komerca Centro funkciis 18 chinaj entreprenoj kaj 11 el ili raportis, ke iliaj personaroj estis en sekuro. Unu anoncis, ke iuj el ghiaj dungitoj estis vunditaj. Alia raportis, ke ghi ankorau ne retrovis la retiritajn familianojn. La ceteraj 5 ne estis en kontakto. Krome 6 chinaj financaj institucioj proksime de la domoj estis en sekuro.

    Zhu diris, ke la chinaj ambasado kaj konsulejoj en Usono estas klopodantaj por interkomunikighi kun la personoj de aliaj chinaj kompanioj.