Matene
de la 11-a de septembro, 2001 (lau la loka tempo), 1a 110-etaghaj
ghemelaj domoj de la Monda Komerca Centro estis surprizatakitaj
de teroristoj. Tiam Sun Lingling, direktorino de agentejo de "China
Tagjhurnalo" en Nord-Ameriko, laboris en la 33-a etagho de
la centro. Shi rakontis pri sia eskapo el la katastrofo:
Je
la 9-a horo mi telefonis en mia oficejo en la 33-a etagho. Subite
bruego de frapado, skuis la tutan domon. Komence mi supozis, ke
okazis tertremo, sed tuj poste audighis dua bruego, kaj mi rapide
iris al la koridoro, kie trovighis neniu, kaj vidis, ke la domo
plenighis de densa fumo. Mi revenis al la kabineto. Tiam mi ricevis
telefonajhon de mia edzo el Jamaiko. Li diris, ke li informighis
de CNN, ke teruristoj surprizatakis la domon de la Monda Komerca
Centro, kaj la domo jam ekbrulis. Li ordonis, ke mi tuj forlasu
la centron.
Sekvante
homfluon mi iris al shtuparo. Che la enirejo mi vidis, ke la shtuparo
plenighas de homoj, kiuj malsupreniras malrapide, sed orde. Atinginte
la 30-an etaghon, oni jam ne plu povis antaueniri pro shtopo de
la homfluo. Tiam vunditoj estis unu post alia malsuprenportataj
de la supraj etaghoj. Mi vidis, ke bruligita hararo de iu vundita
virino kungluighis kun shia vizagho. En la shtuparo oni cedis
vojon al kormalsanuloj kaj blinduloj laborantaj en la centro kaj
forirantaj sub la gvido de hundo. Tiam iu kun minikomputilo diris,
ke aviadilo frapis la domon. En pli-ol-20-a etagho ni vidis, ke
fajrobrigado kun pezaj ekipajhoj supreniras kaj demandas pri etagho
de la incendio. "Eble en la 78-a etagho," diris vunditoj.
La fajrobrigadanoj shvitis tutkorpe. Oni donis trinkakvon al ili
kaj per akvo privershis ilin. Tiam vunditoj malsupren portataj
pli kaj pli multighis kaj oni iris ankorau pli malrapide.
Atinginte
vestiblon de la domo, mi rimarkis, ke mi perdis miajn shuojn,
kaj skuado en la vestiblo marmoro defalis pro skuado. La 8 liftoj,
kiuj servis inter la 1-a kaj 33-a etaghoj, estis tute ruinigitaj.
Neniu sciis kiom da homoj fermighis en ili. Pro la incendio ekfunkciis
chiuj estingatoroj, kies kemiajho shmiris nian tutan korpon. Che
la pordego mi renkontis gardistojn, kiujn ni jam havis 8-jaran
amikecon. Ili diris: "Ne timu, sed rapide foriru."
Apenau
elirinte el la ununura elirejo por evakuado, mi vidis, ke iuj
falis de la domo. Returninte min, mi vidis, ke la du domoj jam
estas en fajro. Trapasinte la unuan straton, mi vidis, ke la 2-a
domo de la Monda Komerca Centro disfalis kiel fandanta chokolado.
La 2-a domo estis atakita post la unua, sed la unua disfalis.
En la domo laboris dekmiloj da personoj, kies plejparto ne povis
forkuri. Ankau la kompanio Morgan-stanley rezidis en la domo.
Mi havis kelkajn amikinojn en tiu kompanio. Antaue ni ofte ekzercis
nin en sama gimnastejo, sed neniu sciis, chu ili estas sekuraj
au ne. Kiam mi proksimighis al Brooklyn-ponto, disfalis ankau
la 1-a domo, kie mi laboris. Mi maltrankvilis pro la fajrobriganoj,
kiuj spite vivdangheron supren kuirs por savi vunditon. Ili neniel
povis eskapi el la katastrofo.
En
Nov-Jorko trafiko lamis. Post 7 horoj mi piedire atingis mian
loghejon, kie pli ol 70 registritaj telefonajhoj el diversaj lokoj
inkl. la konsulejon de Chinio en Nov-Jorko montris al mi zorgon
kaj helpemon.
Nia
agentejo perdis sian oficejon kaj donitajhoj pri niaj malaperis.
Tamen en alia presejo laboristoj denove laboris super la adresaro
komputile tajpita. Ili estis tre diligentaj kaj devokonsciaj.