Karaj
legantoj,
Nin
forte surprizis la informo, ke Novjorko kaj Vashingtono estis
serioze atakitaj de teroristoj. En la nomo de la chinaj esperantistoj
ni esprimas sinceran konsolon al la usona popolo, precipe al la
usonaj esperantistoj, kaj kondolencas la familianojn de la mortintoj.
Kiel
pacamaj Esperantaj organizoj ni oponas chian barbarajhon de teroristoj.
Ni
esperas, ke Novjorko kaj Vashingtono baldau sin riparos kaj reordigos!