La 
                8-an de oktobro proparolanto de la China Ministerio de Eksteraj 
                Aferoj respondis en Pekino la demandon de jhurnalistoj pri la 
                usona atako kontrau Afganio.
                
                  La 
                proparolanto diris, ke la china registaro oponas chian terorismon 
                kaj subtenas la koncernajn rezoluciojn aprobitajn de la Ghenerala 
                Asembleo de UN kaj ghia Konsilio de Sekureco kaj kontrauterorisman 
                agadon. Li diris, ke la armita atako devas celi konkretajn objektojn 
                de teroristoj kaj ne damaghi la senkulpajn civitanojn. Li deziris, 
                ke la paco estu atingita kiel eble plej baldau.