Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Usona kaj brita armeoj komencis ataki Afganion

    La usona kaj brita armeoj komencis ataki Afganion je la 20-a kaj 57 minutoj, la 7-an de oktobro, lau la loka tempo de Afganio.

    Tuj post la ekatako usona prezidanto Bush faris TV- paroladon al la tuta lando. Li diris, ke lau lia ordono la usona armeo jam komencis armitan atakon al Afganio. La armea bazo kaj trejna kampadejo de la reghimo de Taliban estas rekte atakataj. Li diris, ke la usona armeo celas ruinigi la armitajn fortojn de Taliban.

    La islama novajh-agentejo de Afganio raportis, ke la autoritatoj de Taliban konfirmis, ke en tiu nokto usonaj aviadiloj bombis la lokon che la aerodromo de Kabulo, chefurbo de Afganio, kie nun ankorau fumas.

    Oni raportis, ke en Kabulo audighas aerdefenda kanonado.

    Usona novajha kabla TV-stacio raportis, ke bombite de aviadiloj, Kabulo dronis en mallumo pro elektrochesigo kaj la komandejo de aerodromo de Taliban en Kandahar, grava urbo en suda Afganio, estis ruinigita.

    La oficejo de brita chefministro Blair konfirmis, ke brita armeo partoprenis la armitan atakon gvidatan de Usono.

 

 

.