La
Konsilio de Sekureco de UN publikigis deklaron la 9-an de oktobro,
ke ghi donas apartan atenton al la katastrofo suferata de la afgana
popolo kaj alvokas, ke la internacia socio donu pli da urgha helpo
al tiu regiono.
Auskultinte
raporton faritan de la asista ghenerala sekretario de UN pri la
afgana situacio, la Konsilio de Sekureco publikigis prezidantan
deklaron, ke la konsilio konfirmis la helpon fare de UN al Afganio
kaj ghiaj najbaraj lokoj en la lasta tempo. La konsilio dankis
la landojn, kiuj helpis UN en tiu laboro, kaj la najbarajn landojn
de Afganio pro ilia fervora kunlaboro.
La
deklaro diris, ke la Konsilio de Sekureco de UN donas grandan
atenton al la suferoj de la afgana popolo. Kvankam la helpa laboro
de UN nun estas malhelpata en tiu regiono, tamen por garantii
la sekuran travintradon de la 7.5 milionoj da afganoj kaj precipe
la virinoj kaj infanoj, kiuj bezonas eksteran helpon, la koncernaj
departementoj de UN devas intensigi sian tiuflankan laboron en
la proksima estonteco.
La
deklaro alvokas, ke la internacia socio donu pli da helpo al tiu
laboro kaj Taliban serioze plenumu la rezoluciojn de la Konsilio
de Sekureco por eviti pli grandajn katastrofojn al la afgana popolo.
La
Infana Fonduso de UN transportis materialojn kun valoro de 135
mil usonaj dolaroj trans landliman ekzamenan stacion en la orienta
parto de Irano al Herat, okcidenta urbo de Afganio.
Chinio,
Rusio, Saudi-Arabio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj pliigis
sian humanisman helpon al la afganaj loghantoj.