Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Neoficiala kunveno de gvidantoj de membroj de APEK atentos terorismon

    La 25-an de septembro Zhu Bangzao, proparolanto de la China Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la 9-a neoficiala kunveno de gvidantoj de membroj de APEK atentos terorismon.

    Zhu diris, ke la nomita kunveno okazos la 20-an kaj 21-an de oktobro en Shanhajo. Kiel grava internacia kunveno, ghi kaj la ministra kunveno certe atentos la internacian terorismon.

    Li diris, ke la terora surprizatako al Usono, okazinta la 11-an de septembro, multe influis la ekonomion ne nur de la Azi-pacifika Regiono, sed ankau de la tuta mondo. Diskuto kaj esploro pri la ekonomia disvolvigho de la regiono kaj la tuta mondo estas nemankigebla enhavo de la kunveno, tial la kunveno atentos tiun aferon. Surbaze de plena akordigo la kunveno montros sian atenton iamaniere.

.