En la 16-a de oktobro Sun Yuxi, proparolanto de la china Ministerio
de Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la china
registaro oponas kontrau uzo de biologiaj kaj kemiaj armiloj kaj
kontrau chiaj terorismaj agadoj, inkl. tiujn, en kiuj oni uzas
tiajn armilojn.
Li
diris, ke Chinio chiam persistas en kompleta malpermeso kaj ghisfunda
detruo de tiaj armiloj kaj opinias, ke terorismaj agadoj kun tiaj
armiloj estas damagho al la internacia socio, kiu devas pliintensigi
kunlaboron por bati kaj malhelpi tiajn terorismajn agadojn.
Rilate
infektighon de antrakso, li diris, ke oni ne trovis en Chinio
kazon de infektigho de antrakso kaj la rilataj departementoj de
Chinio jam alprenis preventajn kontraurimedojn.
Li
diris, ke koncerna legho de Chinio rigore malpermesas enporton
de objekto kun antraksa patogeno. Koncernaj departementoj de Chinio
faros rigorajn ekzamenon kaj kvarantenigon al chiuj importitaj
varoj, poshtajhoj kaj ekspresaj poshtajhoj kaj pasagheraj kunportajhoj.
Se oni trovos objekton infektitan de antraksa patogeno, oni rifuzos
ghian eniron lau la koncernaj leghoj.