Chinio
donacas materialojn al afganaj
rifughintoj kaj la pakistana registaro
En
2001 la china registaro donacis materialojn valorajn je 2 milionoj
da juanoj al afganaj rifughintoj en Pakistano pere de la pakistana
registaro kaj la samvalorajn materialojn al ili pere de la delegitejo
de la Rifughinta Fonduso de UN en Pakistano. Chinio donacas ankau
urghe bezonatajn materialojn valorajn je dek milionoj da juanoj
al la pakistana registaro. Tiuj objektoj jam envagonighis en Urumqi
por transporto. La china registaro promesis transporti ilin ghis
Peshawar de Pakistano.