Informoj
el Kabulo montris, ke antautagmeze de la 27-a de oktobro usonaj
aviadiloj faris plej furiozan bombadon al Kabulo, chefurbo de Afganio,
kaj la 28-an faris alian bombadon al Kabulo kaj la fronto de Taliban,
norde de Kabulo. La bombadoj mortigis 25 homojn, inkl. de almenau
9 infanoj, kaj ruinigis 3 popolajn loghdomojn.
Chiutage
miloj da rifughantoj hastis al la limregiono de Afganio kaj Pakistano.
La informoj el Pakistano konfirmis, ke ghi jam akceptis 2 milionojn
da afganaj rifughintoj, kio kauzis pezan sharghon al Pakistano.
Pro la strechita situacio la pakistana registaro ne volas denove
malfermi la landliman urbon, tamen ghi faros chion eblan por helpi
la rifughintojn en Afganio.
|