Helpate 
                de la norda koalicio de Afganio, usonaj aviadiloj atakis, la 31-an 
                de oktobro, Mazari Shairf, gravan urbon en norda Afganio, kaj 
                militajn objektojn che la fronto de Taliban.
                
                  La 
                islama Novajh-agentejo de Afganio informis, ke tiutage usonaj 
                aviadiloj furioze bombis Kandahar, urbon en suda Afganio kaj chefstabejon 
                de Taliban, kaj precipe la aerodromon de Kandahar kaj la proksimajn 
                militajn instalajhojn. Nun ankorau ne estas detalaj informoj pri 
                morto de homoj kaj perdo de richajhoj. Multaj usonaj bomboj falis 
                en antauurbon de Kandahar.
                
                  La 
                usona bomb-aviadilo B-52 unuafoje partoprenis la aeran atakon. 
                Ekde la 21-a de oktobro usonaj aviadiloj chiutage bombis la fronton 
                de Taliban norde de Kabulo.