Kun
proksimigho de vintro, la Monda Nutrajho-Programo (MNP) en la
lastaj tagoj plirapidigis siajn pashojn transporti grenon al Afganio
por helpi afganajn rifughintojn.
Proparolanto
de MNP diris, ke en la pasintaj 10 tagoj oni transportis 13 mil
tunojn da greno al altebenajho de meza Afganio, kie oni urghe
bezonas helpon. Sole en la 31-a de oktobro oni transportis 1535
tunojn da nutrajhoj al Kabulo kaj du provincoj en meza Afganio.
La
proparolanto diris ankau, ke tiom da greno transportita al la
altebenajho sufichas nur por 8% de la tieaj 4-5 milionoj da loghantoj
kaj nun tie serioze mankas greno. Kaj plie en la lastaj tagoj
la kontrauterorisma alianco estrata de Usono pliigis sian aeran
atakon kontrau Kandahar, chefstabejo de Taliban, kaj Taliban regas
la lokan internacian establajhon kaj ghiajn personojn por nutgrajh-helpo,
tial la grena distribuo estas stagnanta.
La
proparolanto diris, ke la programo nun diskutas kun la autoritatoj
de Taliban pri la plano de grandskala parashutigo de nutrajhoj
en Afganio. Se la du flankoj atingos interkonsenton, do oni faros
malaltan flugon por parashutigi sakojn kun po 50 au 100 kg. da
faruno en urghe bezonataj lokoj.