Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Laboristino mortis de antrakso en
hospitalo de Novjorko

    La 31-an de oktobro iu 61-jara laboristino de oftalmologia kaj otorinolaringologia hospitalo de Novjorko mortis de antrakso. Tio estas la kvara homo mortinta de antrakso post apero de la nomita malsano.

    Shi servis en subtera etagho kaj preskau chiu funkciulo de la hospitalo havis okazon kontakti shin. Oni ricevis de shi medicinajn ekipajhojn kaj aliajn objektojn. Nun 2 mil homoj, kiuj laboris au kuracighis en tiu hospitalo, ricevis injekton de antibiotiko.

    Estas mirinde, ke antaue oni faris ekzamenon al tiu hospitalo, sed ne trovis antraksan viruson, kaj plie, la laboristino ne kontaktis suspektindan leteron. Fakuloj timas, ke antrakso disvastighos ne sole per poshto, sed ankau havos alian kanalon. Malsukcesa kontrolo de antrakso kondukos al interkrucigha kontagho.

    Nun 10 usonanoj suferas de ensucha antrakso kaj pli multaj de neserioza hauta antrakso.