Antau
10 jaroj, pashi surstrate kun portebla telefono en mano estis modo
por junuloj, kiuj nun shatas montri sian retadreson sur la vizitkarto.
Ambau agoj montras modemon kaj diferencas nur en tio, ke la unua
ricevis subtakson kaj la lasta aspektas sufiche implica kaj klera.
Antau tia adreso multaj chinoj surprizighis: Tiel rapide venas la
epoko de komputera reto!
Ekde 1985, Chinio
povas mem produkti mikrokomputeron. De tiam, precipe en la 90-aj
jaroj, en la tuta mondo komputero rapide disvastighas en diversaj
kampoj kaj okulfrape shanghas la vivmanieron de multaj homoj. Kaj
la kontakto de multaj chinoj kun Interreto okazis nur en la pasintaj
du jaroj.
Komence de la
90-aj jaroj, en Chinio nur iuj sciencistoj kaj teknikistoj aplikis
Interreton. Oktobre de 1994, la china komputera informa reto konektighis
kun Interreto. Post nur 3 jaroj, en Chinio jam 299 000 komputeroj
estas ligitaj al la reto kaj estas 620 000 uzantoj. Surstrate de
Pekino, en nur unu jaro aperas dekoj da ret-kafejoj, kiujn chiutage
vizitas multaj reto-maniuloj. En gazetaro kaj televido ofte videblas
raportajhoj pri reto, kio atentigas la publikon pri la rapida disvolvigho
de la mondo.
Plejparto de
la chinaj uzantoj ligighas al Interreto per telefona lineo. La nombro
de rektaj uzantoj estas nur 1/3 kiom ili. Nun en Chinio estas kvar
chefaj retoj, kiuj ligighas respektive al Usono, Germanio, Francio,
Japanio kaj Hongkong de Chinio. La totala povo de internacia elirejo
por Chinio estas 30 Mbps. Tiuj kvar chefaj retoj estas: China Eduka
kaj Esplora Reto, China Scienca kaj Teknika Reto, China Reto de
Oficejaj Komputeroj kaj China Informa Reto Ora Ponto. Ili ligas
multajn altlernejojn kaj esplorajn institutojn de 31 provincoj kaj
municipoj de Chinio. Jam pli ol 1000 chinaj retoj ligighas al Interreto.
.
Kvankam plejparto
de la informoj en Interreto estas anglalingva, tamen Chinio ligis
kelkajn retojn de chinlingvaj informoj al Interreto. Tiuj informoj
pri ekonomio kaj financo tre plachas al tiuj, kiuj ne konas la anglan
lingvon. Ekz. "Read on Line" diskonigas la tradician chinan kulturon,
"Capital on Line" helpas loghantojn de Pekino viziti kuracistojn,
acheti varojn, entrepreni akciojn, serchi okupon kaj sin amuzi.
Pasintjare fondighis reta psikologia lernejo, kie oni ricevas konsultighon
kaj trejnighon psikajn kaj ankau diskutas pri Aidoso, El Nino, piedpilko
en Chinio ktp.
En la reto la
chinaj uzantoj chefe serchas informojn kaj tralegas, ne multaj sendas
ret-poshtajhon kaj malmultaj ekspedas dokumentojn kaj teleretighas.
Ret-komercado nun ghermas en Chinio. La ret-uzantoj deziras informojn
pri scienco kaj tekniko, komerco, financo, sociaj novajhoj kaj feriado.
Ili chefe estas studentoj kaj fakuloj pri tekniko, eduko kaj komputeriko,
kaj malmultaj estas konsumantoj. Pri la ret-uzantoj: 80% estas junuloj;
1/3 loghas en Pekino, kaj ankau en Guangdong-provinco, Shanhajo
kaj iuj chemaraj urboj estas multaj ret-uzantoj.
Chinio
estas komencanto, kaj la povo de la internacia elirejo por Chinio
limigas la aplikadon. Malrapideco kaj alta kosto estas chefaj problemoj
por disvastigho de Interreto en Chinio. Ekz. la baza kosto por uzi
la reton en Chinio estas 60 USD, trioble kiom tiu en Usono. Interreto
en Chinio estas ankorau nematura merkato.
Ni tre ghojas,
ke nia revuo El Popola Chinio nun legeblas en Interreto. EPCh kaj
kelkaj aliaj gazetoj apartenas al la hejmpagho, kie oni povas ricevi
informojn pri Chinio pere de diversaj lingvoj. Ekde la 3-a numero
de 1998, niaj s-anoj povas legi nian revuon hejme per komputero.
Nun en Chinio
pli ol 100 kompanioj havas servon pri Interreto. Pro alta investo
multaj el ili ne havas profiton. Chi-jare, la Poshta kaj Telekomunika
Ministerio de Chinio decidis malaltigi la koston por internacia
lineo kaj cifera-datena telekomunika reto kaj samtempe levi la povon
de internacia lineo por Chinio. Char Chinio havas telefonan reton,
duan grandan en la mondo, oni antauvidas, ke Interreto multe shanghos
la vivon de chinoj.
Jenaj vortoj de iu china ret-uzanto
montras senton de chinoj pri Interreto:
"La reto malfermis
por mi fenestron al la mondo. Ghi donas al mi multajn informojn.
Mi bedauros, se mi ne bone utiligas la reton."
|