La
31-an de oktobro hidroelektrejo en la sudokcidento de Afganio estis
bombita de usonaj aviadiloj. Pro tio la elektroprovizado en la urboj
Kandahar kaj Lashkarga estis rompita.
La
hidroelektrejo situas 90 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kandahar,
proksime de la plej granda akvorezervejo Kajaki de Afganio. Tiu
plej granda hidroelektrejo de Afganio provizas kelkajn provincojn
en la sudo kaj sudoriento per elektro kaj ludas gravan rolon en
la ekonomio kaj popola vivo de Afganio.
Oni
raportis, ke ankau la barajho de la akvorezervejo estis bombita
de usonaj aviadiloj. Akvo elfluis el la akvorezervejo kaj inundis
proksimajn kampojn.
|