Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Bush ordonis militan tribunalon jughi
terorajn suspektatojn

    La 13-an de novembro la usona prezidanto George W. Bush subskribis ordonon, kie li sankciis establi specialan militan tribunalon por jughi alilandajn terorajn suspektatojn.

    En la ordono Bush diris, ke nun, kiam Usono estas en urgha situacio, establi militan tribunalon estas necese por "protekti Usonon kaj ghiajn civitanojn, efike fari militajn operaciojn kaj preventi terorisman atakon."

    Albert Gonzales, advokato de la Blanka Domo, diris, ke la ordono de Bush estas nova rimedo kontrau terorismo kaj la milita tribunalo estas utila por teni sekreton kaj sekurecon kaj, se estas necese, la jugho povas esti farata en alia lando.

    Tio estas la unua fojo post la Dua Mondmilito, ke Usono jughas alilandanojn per milita tribunalo. Dum sia civila milito kaj la Dua Mondmilito Usono havis militan tribunalon por jughi alilandanojn.