Aideso
(akirita imuno-deficita sindromo) estas malsano kauzita de infekto
de la homa imuno-deficita viruso (HIV). Ghi infektas tra tri vojoj,
t.e. seksa kontakto, sanga kaj patrin-beba infektoj. Nun ankorau
mankas efika kuracilo kontrau ghi.
La
unua raporto pri aideso aperis nur antau 20 jaroj, tamen hodiau
ghi jam estas la plej danghera malsano por la homaro.
Cirkulo
de aideso tra la tuta mondo
La
Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS kaj la Monda San-Organizo publikigis
"Raporton de decembro de 2001 pri cirkulado de aideso".
La raporto diras, ke la nombro de aidesuloj kaj homoj, infektitaj
de aides-viruso, nun estas pli ol 40 milionoj da homoj kaj sole
en 2001 kvin milionoj da homoj infektighis je aides-viruso kaj tri
milionoj da aidesuloj mortis. De post 1981, kiam oni malkovris la
unuan kazon de aideso, 60 milionoj da homoj infektighis de aides-viruso.
Nun aideso estas la plej granda mortiga malsano sude de Saharo en
Afriko. Kaj en la tuta mondo ghi estas la kvara danghera malsano.
En multaj disvolvighantaj landoj infektighintoj estas chefe junaj
virinoj. Nun triono de la aidesuloj kaj infektighintoj estas 15-24-jaraj.
Multaj el ili ne scias, ke ili jam infektighis de tiu viruso. Sennombraj
homoj scias nenion pri tio au tre malmulte pri memprotektado. Tia
stato estas serioza preciape en Afriko kaj Azio.
Aideso
en Chinio
Antau
kelkaj jaroj aideso-infektigho ne estis rapida en Chinio, sed pro
rapida disvastigho de aideso en la mondo, la nombro de infektighintoj
rapide kreskis en Chinio. Por ke la lokaj registaroj kaj koncernaj
departementoj ghustatempe plifortigu la preventon kaj kuracon de
aideso kaj garantiu realigon de la prevent-kuracaj rimedoj kaj la
tuta socio havigu al si pli grandan kapablon preventi la malsanon
kaj malpliigi ghian damaghon al la popola sano, nacia ekonomio kaj
socia disvolvigho, la china registaro ellaboris "Planon pri
prevento kaj rego de aideso por la meza kaj longa periodoj (1998-2010)"
surbaze de resumo de la chinaj kaj alilandaj spertoj. En 2001 1.25
milionoj da chinoj infektighis de aides-viruso (lau neregistara
takso), kaj la nombro eble levighos al 5 milionoj en 2005 kaj al
10 milionoj en 2010, se oni ne alprenos efikajn rimedojn por prevento
kaj kuraco. La disvastigho de aideso en Chinio estis aparte atentata
de la internacia publiko. La Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS
havas specialan grupon pri Chinio kaj agentejon tie kun la celo
helpi la chinan registaron en la batalo kontrau aideso. S-ro Peter
Piot, estro de la Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS, diris, ke
en la venontaj 20 jaroj la china stato decidos la sharghon de la
tuta mondo koncerne aideson. La Kunigita Programo de UN pri HIV/AIDS
opinias, ke Chinio ankorau havas tempon por agado, se ghi volas
bremsi la plivastighon de aideso antau la fino de 2010.
Sed
ne sufichas sola atento al iuj lokoj koncerne la gravan malutilon
de aideso.
Kiujn
rimedojn UN alprenos en la venontaj 10 jaroj?
Multaj
landoj promesis alpreni rimedojn por preventi kaj atenti aideson,
kuraci ghin, subteni la kuracadon, redukti ghian malutilon kaj flegi
orfojn suferantajn de aideso. La simpozio pri aideso sub UN okazigita
junie de 2001 ellaboris planon por la venontaj 10 jaroj cele preventi
aideson. La plano temas pri la jeno:
En
la landoj grave suferantaj de aideso, la nombro de 15-24-jaraj infektighintoj
de aides-viruso mallevighu je 25% kaj tiu celo realighu en la tuta
mondo en 2010;
En
2005 la nombro de beboj, infektighintaj je aideso, mallevighu je
20% kaj en 2010 je 50%;
En
2003 UN ellaboros la nacian taktikon por plifortigi la higienan
sistemon de san-protekta servo kaj solvi la problemon de medikamentoj
kontrau aideso, inkl. de ties prezo, kaj alpreni urghan metodon
por levi la kuracnivelon.
En
2003 UN ellaboros la nacian taktikon por doni la idealan medion
al la infanoj kaj orfoj infektighintaj je aides-viruso kaj en 2005
efektivigi tiun taktikon.
En
2003 UN ellaboros taktikon por elimini la faktorojn facile kauzantajn
infektighon de aides-viruso, inkl. de malrapida disovlvigho, ekonomia
postighinteco, malricheco kaj malalta pozicio de la virinoj kaj
manko de edukado.
En
2003 UN difinos kunlaboran strukturon de multaj departementoj cele
solvi la problemojn kauzitajn de cirkulo de aideso al la individuoj,
familioj, loghkvartaloj kaj nacioj.
La
plano pliigos fidon de la tuta mondo pri venko super aideso.
Decembro
de chiu jaro estas monato de aktivado kontrau aideso de la mondo
decidita de UN. En la unua jaro de la nova jarcento, kiam komencighis
tiu aktivado, ni profunde sentis, kiom grandan minacon kauzis aideso
al la tuta homaro. Aideso devigas la tutan mondon denove prijughi
la homan kapablon, kaj batali kontrau aideso jam farighis misio
de la tuta homaro.
|